Homoj

Beda kaj Koloseo

La 26-a de majo estas la datreveno de la morto (en 735) de la angla benediktana monaĥo kaj historiisto Beda (673-735), tradicie konata kiel “Beda Venerabilis” en latino (“the Venerable Bede” en la angla, “Beda il Venerabile” aŭ “il Venerabile Beda” en la itala, “Bedo la Respektinda” aŭ “Beda la Honorinda” en Esperanto), kvankam formale… Legu plu Beda kaj Koloseo

Homoj

Trilussa

La 21-an de decembro estas la datreveno de la morto (en 1950) de la romdialekta itala poeto Carlo Alberto Salustri (1871-1950), konata per la pseŭdonimo Trilussa (anagramo de Salustri) it.wikipedia.org/wiki/Trilussa ​fama pro siaj poeziaĵoj en roma dialekto (verdire, iu “burĝa” roma dialekto, fortege influita de la itala normlingvo, tre malsama ol tiu deknaŭjarcenta kaj popoleca… Legu plu Trilussa

Homoj

Carlo Levi

La 29-an de novembro estas la datreveno de la naskiĝo de la itala (torina) verkisto kaj politikisto laŭ hebrea deveno Carlo Levi (1902-1975) it.wikipedia.org/wiki/Carlo_Levi eo.wikipedia.org/wiki/Carlo_Levi ​Kontraŭfaŝisto, en 1935 li estis relegaciita unue en Grassano kaj poste en Aliano, malgrandaj vilaĝoj de Bazilikato (kiu tiam estis nomata Lukanio, kaj estis en tre postiĝintaj soci-ekonomiaj kondiĉoj). Liberigita… Legu plu Carlo Levi

Homoj

Henryk Sienkiewicz

La 15-an de novembro estas la datreveno de la morto (en 1916) de la pola verkisto Henryk Sienkiewicz (1846-1916) it.wikipedia.org/wiki/Henryk_Sienkiewicz eo.wikipedia.org/wiki/Henryk_Sienkiewicz ​Nobelpremiito por literaturo en 1905, fama precipe pro la romano “Quo vadis” (verkita dum longa restado en Romo), kiu tiras inspiron el tradicio, laŭ kiu Kristo laŭdire aperis ĉe la Apja-vojo al Petro fuĝanta… Legu plu Henryk Sienkiewicz

Homoj

Petro kaj Paŭlo

La 29-a de junio, en Romo estas festotago, honore al ĝiaj Sanktaj Patronoj Petro kaj Paŭlo (ĝis 1977, tiu festo estis tutlanda: www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1978_01.htm#9 ) Espero katolika aperigis, en 1985, kvar artikolojn de Carlos Musazzi pri la “spuroj de la Apostoloj Petro kaj Paŭlo en Romo”: www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_078.htm#8 www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_09.htm#3 www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_10.htm#5 www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_11.htm#8 Mi transskribas romdialektan soneton (kun traduko… Legu plu Petro kaj Paŭlo

Homoj

Giuseppe Giusti

La 12-an de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1809) de la toskana poeto kaj lingvisto Giuseppe Giusti (1809-1850) it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Giusti konata precipe pro la poeziaĵo “Sant’Ambrogio” (“Sankta Ambrozo”), kaj pro ampleksa komentita kolekto de toskanaj Proverboj, kiu utilis kiel ekzemplo por la postaj studoj pri tiu fako. La poeziaĵo “Sant’Ambrogio” (kiu naskis en… Legu plu Giuseppe Giusti