Objektoj

Koralo

Kutime oni pensas pri koralo kvazaŭ pri juvelŝtono; sed en realo tema pri la kalkeca sekreciaĵo (ruĝa, rozkolora aŭ blanka) de tre malgranda polipo (Celenteruloj), kiu vivas en kolonioj. En la greka mitologio (parolas pri tio Ovidio en la poemego “Metamorphoseon”- Metamorfozoj), koralo naskiĝis kiam Perseo, mortiginte Meduzon, demetis ĝian kapon sur kelkajn branĉetojn tiritajn… Legu plu Koralo

Eventoj

Festo de la geavoj

La 2-a de oktobro, kristana liturgia festo de la Gardanĝeloj, en Italio estas ankaŭsolenata, sur la civila ebeno, kiel “Festo de la Geavoj”, kiuj entute, por la genepoj, estas iaspecaj Gardanĝeloj. En Italio, tamen, genepoj estas ĉiam malpli multaj: de pluraj jaroj, Italio spertas “nul-kreskon”, nur parte kompensatan de la enmigrado. La fenomeno ekmontriĝis jam… Legu plu Festo de la geavoj

Lokoj

Galerio Viktoro Emanuelo la dua

La 13-an de septembro 1867 estis oficiale inaŭgurita en Milano la “Galleria Vittorio Emanuele II” (Galerio Viktoro Emanuelo la dua, laŭ la nomo de la unua itala Reĝo), kies unua ŝtono estis demetita la 7-an de marto 1865. La laboroj, tamen, finiĝis nur post dek jaroj; kaj la projektisto, arkitekto Giuseppe Mengoni (1829-1877), ne ĝisatingis… Legu plu Galerio Viktoro Emanuelo la dua

Homoj

Robert Schuman

La 4-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1963) de la politikisto Jean-Baptiste Nicolas Robert Schuman, konata kiel Robert Schuman (1886-1963), eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Schuman kies nacieco ne estas facile difinebla: li naskiĝis en Luksemburgio, el germanlingva franca (lorena) patro kaj el luksemburga patrino; kaj li flue parolis luksemburge, france kaj germane. Post kiam (en… Legu plu Robert Schuman