Objektoj

Ŝipo Elettra

La 26-an de marto 1930 je horo 11.03, el sia jakto “Elettra” ankrita en Ĝenovo, Guglielmo Marconi (1874-1937) ŝaltis la lampojn de la Urbodomo de Sidnejo (Aŭstralio), pere de radia signalo, tiel pruvante, ke radio kapablas atingi plej forajn lokojn. La ŝipo “Elettra” havas suferplenan historion. it.wikipedia.org/wiki/Elettra_(nave_1904) Ĝi estis surmarigita la 27-an de  marto 1904… Legu plu Ŝipo Elettra

Lokoj

Capri-Blua groto

Antaŭ preskaŭ 200 jaroj, en 1826, la poeto kaj pentristo August Kopisch (1799-1853), it.wikipedia.org/wiki/August_Kopisch  pruso de Breslau (hodiaŭ, Wrocław/ Vroclavo en Pollando), malkovris ĉe la bazo de insulo Capri (elp. Kapri), fronte al Napolo, naturan groton, kiun li nomis  “Grotta azzurra” (Lazura/ Blua Groto) pro la aparta koloro de la lumo, kiu regas en ĝi. … Legu plu Capri-Blua groto

Homoj

Stenografio Stenital

Kiam (ĝis la fino de la 90-aj jaroj de pasinta jarcento) oni instruis Stenografion en la italaj lernejoj, estis nur kvar la stenografiaj sistemoj oficiale rekonitaj de la itala Ŝtato: laŭ la nomoj de iliaj elpensintoj aŭ adaptintoj, ili estis Gabelsberger-Noë, Meschini (“Stenografia nazionale” – Nacia stenografio), Cima kaj Stenital-Mòsciaro (kuntiriĝo de “Stenografia Italiana Mòsciaro”… Legu plu Stenografio Stenital

Lokoj · Objektoj

Fontana di Trevi

La 25-an de januaro 2020, la Komunuma Konsilantaro de Romo aprobis mocion, per kiu oni devontigas la Komunumon instali protektan barilon, kiu malebligu sidiĝi sur la rando de la Fontano de Trevi. eo.wikipedia.org/wiki/Fontano_Trevi Tute ne estas certe, tamen, ke la mocio estos aplikita, kaj en mallonga tempo; senkonsidere pri la bezonataj rajtigoj de la diversaj… Legu plu Fontana di Trevi

Homoj

Iva Zanicchi

La 18-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1940) de la itala (romanja) kantistino, aktorino, televida prezentistino kaj eksa eŭropa parlamentanino Iva Zanicchi, eo.wikipedia.org/wiki/Iva_Zanicchi  unu el la plej gravaj italaj kantistinoj, aparte aktiva en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj de pasinta jarcento, sed ankoraŭ sur la scenejo; ŝi kantis en preskaŭ la… Legu plu Iva Zanicchi