Eventoj

Fino de la mondo

La antikva kalendaro de la Majaa popolo komenciĝis la 6-an de septembro. Sed hodiaŭ mi volas paroli, prefere, pri alia afero: kiam, onidire, la Majaa kalendaro finiĝos. Antaŭ kelkaj jaroj, cirkulis en la reto grandega “blago”, it.wikipedia.org/wiki/Profezie_sul_21_dicembre_2012 laŭ kiu la 21-an de decembro 2012 finiĝos la mondo, ĉar la Majaa kalendaro ne iras preter tiun… Legu plu Fino de la mondo

Lokoj

Moresnet

La 28-an de januaro 2019 la Poŝto de Belgio eldonis filatelan folieton (kun klarigoj en la franca, la germana, la nederlanda kaj Esperanto), por memorigi la unuajarcentan datrevenon de la anekso (laŭvorte, “reveno”) de mikroskopa “Ŝtato”, ekzistinta de 1816 ĝis 1919: Moresnet, strio da teritorio el ĉirkaŭ 3,5 kvadrataj kilometroj, pridisputita de Prusio (poste Germanio)… Legu plu Moresnet

Eventoj

La unua monda milito

La 24-a de majo estas la datreveno de la eniro de Italio (en 1915) en tiun militon, kiu unuamomente estis nomata “Eŭropa milito”, kaj poste fariĝis “Monda milito” aŭ“Granda Milito” (senscie, ke okazos alia, eĉ pli granda milito). Ĉiuj militoj estas plorindaj, ĉar fonto de mortoj (v. la aldonitan bildon) kaj detruoj, sed en ĉi… Legu plu La unua monda milito

Homoj

Francesco De Gregori

La 4-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1951) de la roma kantaŭtoro Francesco De Gregori eo.wikipedia.org/wiki/Francesco_De_Gregori Mi jam parolis pri li la 4-an de aprilo 2017. Francesco de Gregori Mi transskribas la tekston en la itala, kaj la tradukon al Esperanto, de la kontraŭmilita kanzono “Generale” (Generalo). Mi aldonas italan militpoŝtan… Legu plu Francesco De Gregori