Eventoj

Estu laŭdata

La 24-an de majo 2015, en la festotago de Pentekosto, Papo Francisko subskribis la enciklikon «Laudato si’» (Estu laŭdata), tamen publikigitan la postan 18-an de junio. eo.wikipedia.org/wiki/Laudato_si%27 La vera “novaĵo” de ĉi tiu encikliko (celanta ne nur la katolikan mondon, sed la tutan homaron) konsistas en la temo, ne strikte religia: la protekto de la… Legu plu Estu laŭdata

Homoj

Francisko el Asizo

La 4-a de oktobro estas la liturgia festotago de Giovanni di Pietro di Bernardone, konata kiel Francesco d’Assisi – Francisko el Asizo (1181-1226), eo.wikipedia.org/wiki/Sankta_Francisko_el_Asizo  proklamita Sanktulo de la katolika Eklezio antaŭ la skismoj de la Renesanca epoko, kaj tial respektata ankaŭ de anglikanoj kaj luteranoj. Verdire, Francisko mortis ne la 4-an, sed la 3-an de… Legu plu Francisko el Asizo