Eventoj · Homoj

Poliziano

Atinginte la mezon de majo, memkompreneble mi prezentas la poeziaĵon “I’ mi trovai, fanciulle, un bel mattino” (Knabinoj, mi promenis je mateno) de la toskana poeto, humanisto kaj filologo Agnolo (Angelo) Ambrogini (1454-1494), dirita Poliziano el la latina nomo de la naskiĝloko (Mons Politianus, hodiaŭ Montepulciano en provinco Sieno it.wikipedia.org/wiki/Agnolo_Poliziano (ne estas pri li Vikipedia… Legu plu Poliziano

Homoj

Leonardo da Vinci

La 2-a de majo 2019 estas la 500-a datreveno de la morto de Leonardo de Vinci (1452-1519) eo.wikipedia.org/wiki/Leonardo_da_Vinci verŝajne la plej “kompleta” homo de Renesanco: kvankan memlernanto (li mem difinis sin “malklerulo”!), li elstaris kiel pentristo, skulptisto, arkitekto, hidraŭlika inĝeniero, matematikisto, inventisto (al li ŝuldiĝas la unuaj studoj pri flugmaŝinoj), studulo pri anatomio, geologo, kartografo,… Legu plu Leonardo da Vinci

Homoj

Lorenzo de’ Medici

La 8-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1492, ne multe antaŭ la malkovro de Ameriko) de la itala (florenca) ŝtatisto, poeto, humanisto kaj renesanca mecenato Lorenzo (Laŭrenco) de’ Medici, dirita Lorenzo il Magnifico (1449-1492), eo.wikipedia.org/wiki/Lorenzo_de_Medi%C4%89o malavara (tion signifas lia kromnomo “Magnifico”) reganto de Florenco de 1469 ĝis la morto, lertega certiganto… Legu plu Lorenzo de’ Medici

Homoj

Jacopone el Todi

La 25-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1306) de Jacopone (elp. Jakopone) el Todi, franciskano, beatulo, unu el la plej gravaj italaj poetoj de la dekkvara jarcento. eo.wikipedia.org/wiki/Jakopono_el_Todi Jacopone el Todi (centritala urbeto ne malproksima de Asizo), vivinta en plena Mezepoko – li naskiĝis inter 1230 kaj 1236, mortis en 1306,… Legu plu Jacopone el Todi

Homoj

Alessandro Manzoni

La 7-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1785) de la itala (milana) verkisto, poeto, dramisto, lingvisto kaj politikisto Alessandro Manzoni (1785-1873), eo.wikipedia.org/wiki/Alessandro_Manzoni unu el la plej grandaj italaj romanistoj, fama precipe pro la romano “I promessi sposi” (La Gefianĉoj), kiu kontribuis krei la unuecigon de la itala lingvo, almenaŭ en la… Legu plu Alessandro Manzoni

Homoj

Pietro Bembo

La 18-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 1547) de la itala (venecia) humanisto, verkisto, gramatikisto, tradukisto, historiisto kaj kardinalo Pietro Bembo (1470-1547). eo.wikipedia.org/wiki/Pietro_Bembo Profunda konanto de latino kaj de la greka, bibliotekisto de la Biblioteko “Marciana” de Venecio Biblioteca Nazionale Marciana aktiva kunlaborinto de la eldona programo de Aldo Manuzio (1449-1515),… Legu plu Pietro Bembo

Homoj

Galileo Galilei

La 8-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 1642) de la itala (toskana) sciencisto Galileo Galilei (en Esperanto: Galilejo aŭ Galileo), 1564-1642 eo.wikipedia.org/wiki/Galilejo (pri li estas tre bela Vikipedia paĝo en Esperanto). Estas konataj la travivaĵoj de Galileo, kondamnita en 1633 de la katolika Eklezio, kaj oficiale rehonorita per parolado de Papo… Legu plu Galileo Galilei