Homoj

Orfeo kaj Euridice

La 29-an de septembro estas la datreveno de la morto (en 1494) de la itala (toskana) poeto, humanisto kaj filologo Agnolo (Angelo) Ambrogini (1454-1494), dirita Poliziano el la latina nomo de la naskiĝloko (Mons Politianus, hodiaŭ Montepulciano en provinco Sieno) it.wikipedia.org/wiki/Agnolo_Poliziano (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto). Mi jam parolis pri li la… Legu plu Orfeo kaj Euridice

Homoj

La sitelo rabita

La 28-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1565) de la itala (modena) poeto kaj verkisto Alessandro Tassoni (1565-1635) it.wikipedia.org/wiki/Alessandro_Tassoni (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), fama pro la heroa-komika poemo en oktavoj “La secchia rapita” (La sitelo rabita), publikigita en 1621, kiu, deirante de humila historia okazintaĵo (la batalo… Legu plu La sitelo rabita

Homoj

Ludovico Ariosto

La 6-a de julio estas la datreveno de la morto (en 1533) de la itala (emilia) poeto kaj dramverkisto Ludovico Ariosto (1474-1533), eo.wikipedia.org/wiki/Ludoviko_Ariosto fama ĉefe kiel aŭtoro de fundamenta verko de la itala literaturo, la kavalireca poemego en oktavoj (entute, 38.736 versoj) “Orlando furioso” (Rolando furioza), daŭrigo kaj evoluigo de la poemego “Orlando innamorato” (Rolando… Legu plu Ludovico Ariosto

Homoj

Niccolò Machiavelli

La 21-a de junio estas la datreveno de la morto (en 1527) de la itala (florenca) verkisto, historiisto kaj politikisto Niccolò di Bernardo dei Machiavelli (1469 1527), konata simple kiel Niccolò Machiavelli. eo.wikipedia.org/wiki/Makiavelo Mi jam parolis pri la 3-an de majo 2017, en la datreveno de lia naskiĝo. Machiavelli Hodiaŭ mi transskribas, en la itala… Legu plu Niccolò Machiavelli

Eventoj · Homoj

Batalo de Legnano

La 29-an de majo 1176 okazis la batalo de Legnano (elp. Lenjano), eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_de_Legnano en kiu ligo de norditalaj Komunumoj, kuniĝintaj en la Lombardan Ligon sekve de Ĵuro okazinta en la Abatejo de Pontida (apud Bergamo) la 7-an de aprilo 1167, venkis la germanan imperiestron Frederikon la Ruĝbarbulon. Mi transskribas, en la itala kaj en la… Legu plu Batalo de Legnano

Homoj

Francesco Guicciardini

La 22-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1540) de Francesco Guicciardini (1483-1540), it.wikipedia.org/wiki/Francesco_Guicciardini (ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), itala (florenca) politikisto, diplomato, juristo, konata precipe pro la verko “Storia d’Italia” (Historio de Italio), kiu priskribas la komplikajn italajn okazaĵojn inter 1492 kaj 1534, kaj estas taksata ĉefverko de… Legu plu Francesco Guicciardini