Homoj

Giovanni Marradi

La 21-an de septembro estas la datreveno de la nakiĝo (en 1852) de la toskana poeto kaj verkisto Giovanni Marradi (1852-1922) it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Marradi ​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto) ​Unu lia poeziaĵo (“Caduta di foglie” – Falo de folioj) estis tradukita al Esperanto de Luigi Minnaja por la “Itala Antologio”, sed restis nepublikigita, ĉar… Legu plu Giovanni Marradi

Homoj

Claudio Achillini

La 18-an de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1574) de la bolonja juristo kaj poeto Claudio Achillini (1574-1640) it.wikipedia.org/wiki/Claudio_Achillini eo.wikipedia.org/wiki/Claudio_Achillini ​elstarulo de la movado inspirita al la stilo de Giambattista Marino (pri kiu mi parolos en alia okazo), riĉa je ŝvelaj metaforoj kaj absurdaj apudmetoj. ​El lia jura kaj poezia agado, siatempe… Legu plu Claudio Achillini

Homoj

Giacomo Zanella

La 9-an de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1820) de la itala poeto kaj katolika pastro Giacomo Zanella (1820-1888) it.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Zanella konata precipe pro la poeziaĵo de 1868 “Sopra una conchiglia fossile nel mio studio” (Pri fosilia konko en mia studoĉambro), en kiu li klopodis akordigi la katolikan fidon kaj la sciencan pozitivismon.… Legu plu Giacomo Zanella

Eventoj

Sezona migrado

Se, en Italio, oni ekdiras: “Septembro…”, tuj leviĝas koruso el voĉoj kiu daŭrigas: “migru ni. Sezon’ konvenas”, kompletigante la komencan verson de la poeziaĵo de Gabriele D’Annunzio (1863-1938) “I pastori” – La paŝtistoj. Tiu poeziaĵo estas, laŭ mia opinio, la plej bela de D’Annunzio, kiu en ĝi flankenmetas la eposajn tonojn, parolante, kontraŭe, en amema… Legu plu Sezona migrado

Homoj

Johano Bokaĉo

La 16-an de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1313) de la itala (toskana) verkisto, humanisto kaj filologo Giovanni Boccaccio (1313-1375), en Esperanto Johano Bokaĉo it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Boccaccio eo.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Boccaccio ​unu el la tri “kolonoj” (kun Dante Alighieri kaj Francesco Petrarca) de la itala lingvo kaj literaturo, konata precipe pro la novelaro “Dekamerono”, kies enhavo naskis… Legu plu Johano Bokaĉo

Homoj

Gabriello Chiabrera

La 8-an de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1552) de la itala (liguria) poeto kaj dramisto Gabriello Chiabrera (1552-1638) it.wikipedia.org/wiki/Gabriello_Chiabrera eo.wikipedia.org/wiki/Gabriello_Chiabrera El lia vastega beletra verkaro (poeziaĵoj, melodramoj, tragedioj, sermonoj, leteroj), kiu siatempe havigis al li grandegan famon, hodiaŭ pretervivas preskaŭ nur la poeziaĵo “Riso di bella donna” (Rido de bela virino),… Legu plu Gabriello Chiabrera