Eventoj

Sezona migrado

Se, en Italio, oni ekdiras: “Septembro…”, tuj leviĝas koruso el voĉoj kiu daŭrigas: “migru ni. Sezon’ konvenas”, kompletigante la komencan verson de la poeziaĵo de Gabriele D’Annunzio (1863-1938) “I pastori” – La paŝtistoj. Tiu poeziaĵo estas, laŭ mia opinio, la plej bela de D’Annunzio, kiu en ĝi flankenmetas la eposajn tonojn, parolante, kontraŭe, en amema… Legu plu Sezona migrado

Homoj

Aldo Palazzeschi

La 17-an de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1974) de la florenca poeto kaj verkisto Aldo Pietro Vincenzo Giurlani (1885-1974), konata per la pseŭdonimo Aldo Palazzeschi, alprenita ekde 1905 (Palazzeschi estis la familia nomo de lia patra avino) it.wikipedia.org/wiki/Aldo_Palazzeschi ​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), ​fama precipe pro la poeziaĵo… Legu plu Aldo Palazzeschi

Homoj

Marino Moretti

La 18-an de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1885) de la itala (romanja) poeto, verkisto kaj eseisto Marino Moretti (1885-1979) it.wikipedia.org/wiki/Marino_Moretti ​fama precipe pro la kolekto “Poesie scritte col lapis” (Poemoj verkitaj krajone), publikigita en 1910, por kies recenzo la kritikisto Giuseppe Antonio Borgese kreis la terminon “crepuscolarismo” (krepuskismo), kun du signifoj:… Legu plu Marino Moretti

Homoj

Sandro Penna

​La 12-an de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1906) de la itala poeto Sandro Penna (1906-1977) it.wikipedia.org/wiki/Sandro_Penna eo.wikipedia.org/wiki/Sandro_Penna ​pri kiu la juĝoj estas tre malkonkordaj. Paradokse, la samaj aspektoj de lia poezio konsistigas por kelkaj virton, kaj por aliaj malvirton: tiel, iuj ŝatas lian oftan samsekseman inspiron, dum aliaj taksas ĝin nekonvena… Legu plu Sandro Penna

Homoj

Gabriello Chiabrera

La 8-an de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1552) de la itala (liguria) poeto kaj dramisto Gabriello Chiabrera (1552-1638) it.wikipedia.org/wiki/Gabriello_Chiabrera eo.wikipedia.org/wiki/Gabriello_Chiabrera El lia vastega beletra verkaro (poeziaĵoj, melodramoj, tragedioj, sermonoj, leteroj), kiu siatempe havigis al li grandegan famon, hodiaŭ pretervivas preskaŭ nur la poeziaĵo “Riso di bella donna” (Rido de bela virino),… Legu plu Gabriello Chiabrera

Homoj

Cesare Pascarella

La 8-an de majo estas la datreveno de la morto (en 1940) de la romdialekta poeto Cesare Pascarella (1858-1940) it.wikipedia.org/wiki/Cesare_Pascarella Pentristo, vojaĝisto, li estas konata precipe pro serio da 50 sonetoj, en kiuj roma popolano rakontas, laŭ propra maniero, la malkovron de Ameriko. La tuta serio estis tradukita al Esperanto de Gaudenzio Pisoni, Carlo Minnaja,… Legu plu Cesare Pascarella

Homoj

Bartolomeo Pinelli

La unuan de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1835) de la roma pentristo kaj gravuristo Bartolomeo Pinelli (1781-1835) it.wikipedia.org/wiki/Bartolomeo_Pinelli aŭtoro de ĉirkaŭ kvar mil gravuraĵoj kaj dek mil desegnaĵoj, kiuj grandparte reproduktas monumentojn (antivajn kaj modernajn) kaj scenojn de la vivo de la loĝantoj de Romo. Samkiel en poezio lia samtempulo Giuseppe… Legu plu Bartolomeo Pinelli