Homoj

Leonardo da Vinci

La 2-a de majo 2019 estas la 500-a datreveno de la morto de Leonardo de Vinci (1452-1519) eo.wikipedia.org/wiki/Leonardo_da_Vinci verŝajne la plej “kompleta” homo de Renesanco: kvankan memlernanto (li mem difinis sin “malklerulo”!), li elstaris kiel pentristo, skulptisto, arkitekto, hidraŭlika inĝeniero, matematikisto, inventisto (al li ŝuldiĝas la unuaj studoj pri flugmaŝinoj), studulo pri anatomio, geologo, kartografo,… Legu plu Leonardo da Vinci

Homoj

Vincenzo Cardarelli

La 1-a de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1887) de la itala poeto, verkisto kaj ĵurnalisto (el Tarquinia, provinco de Viterbo, Suda Etrurio, Latia Maremo) Nazareno Caldarelli, konata kiel Vincenzo Cardarelli (1887-1959). it.wikipedia.org/wiki/Vincenzo_Cardarelli (Ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto). Li havis suferplenan vivon: ekstergeedza filo, forlasita de la patrino, invalido… Legu plu Vincenzo Cardarelli

Homoj

Cesare Pascarella

La 28-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1858) de la romdialekta poeto Cesare Pascarella (1858-1940) it.wikipedia.org/wiki/Cesare_Pascarella (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto). Mi jam parolis pri li la 8-an de majo 2018, okze de la datreveno de lia morto. Cesare Pascarella Cesare Pascarella (kiu estis ankaŭ pentristo kaj vojaĝisto)… Legu plu Cesare Pascarella

Homoj

Ludwig Uhland

La 26-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1787) de la germana poeto kaj politikisto Ludwig Uhland (1787-1862) eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Uhland unu el la plej grandaj reprezentantoj de Romantikismo, fama precipe pro du poeziaĵoj (ambaŭ tradukitaj al Esperanto): – “Frühlingsglaube” (Printempa fido), muzikigita de Franz Schubert; – “Ich hatt’ einen Kameraden” (Mi havis kamaradon),… Legu plu Ludwig Uhland

Homoj

Publilio Siro

Pri Publilio Siro (en latino, Publilius Syrus) it.wikipedia.org/wiki/Publilio_Siro oni scias tre malmulte. Vivinta en la unua jarcento antaŭ Kristo, samtempulo de Julio Cezaro, Aŭgusto, Cicerono, Vergilio, Horacio, li estis nomita “Syrus” (Siriano) ĉar li estis kondukita al Romo kiel sklavo el la naskiĝurbo Antiokio (en la nuna Turkio); danke al siaj literaturaj kapabloj li estis… Legu plu Publilio Siro