Homoj

Franco Sacchetti

​Franco Sacchetti (1332-1400) it.wikipedia.org/wiki/Franco_Sacchetti (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto) estis itala verkisto kaj poeto, pli precize florencano, kvankam li naskiĝis en la dalmatia urbo Ragusa (nuntempe Dubrovnik en Kroatio). Li ne estis klerulo (liaj ĉefaj aktivecoj estis komercado kaj politiko); li estas fama, krom pro kelkaj “Rimoj”, pro la novelaro “Trecentonovelle” (Tricent… Legu plu Franco Sacchetti

Homoj

Biagio Marin

La 24-an de decembro estas la datreveno de la morto (en 1985) de la itala poeto kaj verkisto Biagio Marin (1891-1985) it.wikipedia.org/wiki/Biagio_Marin ​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), naskiĝinta kaj mortinta en Grado (mara urbeto en la friula provinco Gorico, mezvoje inter Venecio kaj Triesto), sed vivinta longatempe aliloke (Gorico, Pisino de Istrio,… Legu plu Biagio Marin

Homoj

Vittorio Alfieri

La 8-an de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1803) de la itala (piemonta) dramisto, verkisto kaj poeto Vittorio Alfieri (1749-1803) it.wikipedia.org/wiki/Vittorio_Alfieri eo.wikipedia.org/wiki/Vittorio_Alfieri ​aŭtoro, interalie, de 21 tragedioj en senrimaj dekunusilabaj versoj, kiuj havas kiel kernan temon la liberon, la opozicion al tiraneco kaj la batalon de la unuopulo kontraŭ la destino. ​Vivinte… Legu plu Vittorio Alfieri