Homoj

Chiara Lubich

La 14-a de marto estas la datreveno de la morto (en 2008) de la itala (trentlanda) Silvia Lubich, konata kiel Chiara Lubich (1920 2008), it.wikipedia.org/wiki/Chiara_Lubich (ne estas pri ŝi Vikipedia paĝo en Esperanto), fondintino de la katolika Movado “Focolari” (Fajrujoj, Fokolaroj), kiu celas la unuecon inter la popoloj kaj la universalan fratecon. Mi sendas al… Legu plu Chiara Lubich

Homoj

Mór Jókai

La 18-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1825) de la hungara verkisto kaj patrioto (naskiĝinta en urbo, kiu hodiaŭ nomiĝas Komárno kaj parte apartenas al Slovakio) Móric Jókai de Ásva, konata kiel Mór Jókai, en Esperanto Maŭro Jókai (1825-1904), eo.wikipedia.org/wiki/Mór_Jókai  fama pro romanoj tradukitaj al multaj lingvoj. Multnombraj liaj verkoj estis… Legu plu Mór Jókai

Homoj

Josip Juraj Strossmayer

La 4-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1815) de la kroata katolika Episkopo, laŭ aŭstra deveno, Josip Juraj Strossmayer (1815-1905). eo.wikipedia.org/wiki/Josip_Juraj_Strossmayer Episkopo de Đakovo (Djakovo, Kroatio) de 1849 ĝis 1905, li estas memorigata kun dankemo de la kroatoj, pro sia agado de antaŭenigo de la kroata kulturo (interalie, li estigis en… Legu plu Josip Juraj Strossmayer

Homoj

Gandhi

La 30-a de januaro estas, en pluraj Landoj, Tago de Neperforto, ĉar la 30-an de januaro 1948 fanatika hinduo mortigis la hindan (baratan) politikiston kaj filozofon Mohandas Karamchand Gandhi, konatan kiel Mahatma (Mahatmo) Gandhi (1869-1948). eo.wikipedia.org/wiki/Mohandas_Karamchand_Gandhi (Laŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, tiu Tago estas la 2-a de oktobro, en rilato kun la naskiĝtago… Legu plu Gandhi

Homoj

Sebastiano

La 20-an de januaro la katolika kaj la ortodoksa Eklezioj respektegas Sanktan Sebastianon (256-288), laŭ la tradicio martiron sub Diokleciano. eo.wikipedia.org/wiki/Sankta_Sebastiano  Verdire, kiam Papo Paŭlo la 6-a aranĝis revizion de la listo de la Sanktuloj ekde la unua de januaro 1970, ankaŭ Sankta Sebastiano riskis esti forstrekatta, pro manko de fidindaj historiaj donitaĵoj; li “saviĝis”… Legu plu Sebastiano

Homoj

Thomas Becket

La 29-a de decembro estas la datreveno de la tragedia morto (en 1170) de la Ĉefepiskopo de Kanterburio kaj Primaso de Anglio, kaj eksa Lordo Kanceliero de la Regno de Anglio, Thomas Becket, en Esperanto Tomaso Becket (1118-11709, eo.wikipedia.org/wiki/Thomas_Becket murdita en la Katedralo de Kanterburio pro sia opozicio al Reĝo Henriko la 2-a, kaj proklamita… Legu plu Thomas Becket