Homoj

Benjamin Franklin

La 17-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1706) de la usonano Benjamin Franklin (1706-1790) eo.wikipedia.org/wiki/Benjamin_Franklin Multfaceta geniulo, li estis presisto, ĵurnalisto, diplomato, sciencisto kaj politikisto. Memlernanto, lui flue parolis la anglan, la francan kaj la germanan, kaj kapablis legi la hispanan, la italan kaj la latinan; li elpensis fonetikan alfabeton por… Legu plu Benjamin Franklin

Homoj

Salvatore Di Giacomo (Catarì)

Unu el la plej delikataj kanzonoj de la napola poeto kaj verkisto Salvatore Di Giacomo (1860-1934) it.wikipedia.org/wiki/Salvatore_Di_Giacomo titoliĝas “Catarì” (Katarino), sed ĝi estas konata ankaŭ kiel “Marzo” (Marto). La vortoj de la kanzono estis tradukitaj al Esperanto de Gaudenzio Pisoni, kiu, kvankam piemontano (el Novaro, kiel malkaŝas lia nomo Gaudenzio), majstre tradukis el la dialektoj… Legu plu Salvatore Di Giacomo (Catarì)

Homoj

Dino Compagni

La 26-an de februaro estas la datreveno de la morto (en 1324) de la florenca politikisto, verkisto kaj historiisto Dino Compagni (1255-1324) it.wikipedia.org/wiki/Dino_Compagni eo.wikipedia.org/wiki/Dino_Compagni konata kiel aŭtoro de la “Cronica delle cose occorrenti ne’ tempi suoi” (Kroniko pri la aferoj okazantaj en liaj tempoj), iu fundamenta teksto por kompreni la “Dian Komedion” de lia samtempulo… Legu plu Dino Compagni

Homoj

John Keats

La 23-an de februaro estas la datreveno de la morto (en 1821) de la angla poeto John Keats (1795-1821), it.wikipedia.org/wiki/John_Keats eo.wikipedia.org/wiki/John_Keats unu el la plej grandaj de Romantikismo. Malsana pro ftizo, la 13-an de septembro 1820 li enŝipiĝis al Italujo laŭ konsilo de la kuracistoj, esperante trovi pli mildan klimaton; sed li estis trafita de… Legu plu John Keats

Homoj

Francesco Redi

La 18-an de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1626) de la toskana medicinisto, sciencisto kaj literaturisto Francesco Redi (1626-1697), kiu ŝuldas sian famon, pli ol al sia “serioza” agado (altvaloraj eksperimentaj esploroj pri medicino, biologio kaj natursciencoj; ellaboro de kuraca praktiko bazita sur naturaj rimedoj kaj sur ekvilibra vivo; studoj pri la… Legu plu Francesco Redi

Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj

Valdesi – Valdanoj

La 17-an de februaro 1848 la Reĝo de Sardinio Carlo Alberto el Savojo (tiu kiun Giosuè Carducci, en la poemo “Piemonto”, prave difinis “dum multaj jaroj malbenegata kaj priplorata”) rekonis la kultoliberecon kaj la civilajn rajtojn al la Valdanoj it.wikipedia.org/wiki/Valdismo eo.wikipedia.org/wiki/Valdanoj dum jarcentoj persekutitaj, ekskomunikitaj, murditaj, kaj rajtigitaj loĝi, en la teritorioj de familio Savojo,… Legu plu Valdesi – Valdanoj