Eventoj · Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj

Lasta Vespermanĝo (Leonardo)

La 18-an de aprilo 2019 (Sanktan Ĵaŭdon) la katolika Eklezio memorigas la starigon de la Eŭkaristio kaj de la ofica sacerdoteco, dum la Lasta Vespermanĝo de Jesuo Kristo. Multaj artistoj, tra la jarcentoj, prezentis tiun scenon; sed la plej konata bildo estas, sendube, tiu de “Cenacolo” aŭ “Ultima Cena” (Lasta Vespermanĝo) de Leonardo da Vinci,… Legu plu Lasta Vespermanĝo (Leonardo)

Homoj

Matteo Bandello

Matteo Bandello (1485-1561) it.wikipedia.org/wiki/Matteo_Bandello ​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto) estis itala (piemonta) verkisto, preskaŭ samtempulo de Leonardo da Vinci (1452-1519) eo.wikipedia.org/wiki/Leonardo_da_Vinci (kiam, en 1497, Bandello eniris je nuraj 12 jaroj la dominikanan monaĥejon de Sankta Maria de la Gracoj en Milano, Leonardo estis pentranta tie la faman freskon de la “Lasta Vespermanĝo”). ​Humanisto,… Legu plu Matteo Bandello