Objektoj · Homoj

Funiculì funiculà

La 23-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo de la napola muzikisto Luigi Denza (1846-1922)  it.wikipedia.org/wiki/Luigi_Denza (ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), konata precipe kiel aŭtoro de la muziko de la kanzono “Funiculì finiculà”, komponita en 1880 okaze de la inaŭguro de la ŝnurfervojo (itale, “funicolare”) de Vezuvo. Praktike, temis pri… Legu plu Funiculì funiculà

Homoj

Andrea Bocelli

La 22-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1958) de la itala (toskana) kantisto Andrea Bocelli, eo.wikipedia.org/wiki/Andrea_Bocelli unu el la plej famkonataj italaj tenoroj (pri lirika kaj pri leĝera muziko).   Denaska malfortvidanto pro glaŭkomo (lia patrino rifuzis abortigi, malgraŭ la atentigo de la kuracistoj, ke la naskoto havos problemojn), li fariĝis tute… Legu plu Andrea Bocelli