La 22-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 1990) de la itala (toskana) poeto, verkisto, literatura kritikisto kaj tradukisto Giorgio Caproni (1912-1990).
it.wikipedia.org/wiki/Giorgio_Caproni
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio (ne estas pri li paĝo en Esperanto), kaj al mia artikolo de la 7-a de januaro 2020.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/01/07/giorgio-caproni/
Mi transskribas (en la itala, kaj en la traduko al Esperanto) lian poeziaĵon “Andantino”.
Mi aldonas portreton de la poeto.
ANDANTINO
Così di rado l’ho visto
e, sempre, così di sfuggita.
Una volta, o m’è parso,
fu in uno dei più bui
cantoni d’un bar, al porto.
Ma ero io, era lui?
C’era un fumo. Una folla.
A stento, potei scorgerne il volto
fisso sulla mia birra svogliata.
Teneva la mano posata
sul tavolo, e piano
piano batteva le dita
sul marmo – quelle sue dita
più lunghe, pareva, e più magre
di tutta la sua intera vita.
Provai a chiamarlo. Alzai
anche un braccio.
Ma il chiasso.
La radio così alta.
Cercai,
a urtoni, d’aprirmi un passo
tra la calca, ma lui
(od ero io?) lui
già s’era alzato: sparito,
senza che io lo avessi incrociato.
Mi misi, muto, a sedere
al suo posto, e – vuoto –
guardai a lungo il bicchiere
sporco ancora di schiuma:
le bollicine che ad una
ad una (come nella mia mente
le idee) esplodevano
finendo – vuote – in niente.
Restai lì non so quanto.
Mi scosse la ragazza del banco,
e alzai il capo. Ordinai.
Poi, anch’io mi eclissai.
Giorgio Caproni
°°°
ANDANTINO
Mi tiom malofte lin vidis
kaj, ĉiam, nu, tiel rapide.
Foje estis en plej
malluma, ĉu iluzi’?
angul’ de trinkej’ ĉehavena.
Sed ĉu mi estis, aŭ li?
Estis fum’, homamaso.
Mi, pene, lian vizaĝon ekvidis
sur la pigra biero fiksitan.
Li tenis la manon meditan
surtable, kaj lante
lante li frapis per fingroj
sur la marmoro – per fingroj
pli longaj, laŭŝajne, pli mincaj
ol ĉiuj liaj vivatingoj.
Mi provis lin voki. Mi levis
ankaŭ brakon.
Sed bruo.
Radio tiom laŭta.
Mi devis
pluiri per kubuto-skuo
tra l’ homamaso, sed li
(aŭ ĉu mi estis?) li
jam forrapidis, fordrivis,
sen renkonto: mi ne plu lin vidis.
Mi mutis, do, kvazaŭ kaŭre
en lia sidlok’, kaj – malplenan –
rigardis mi glason longdaŭre
malpuran de ŝaŭmo interne:
la bobeletoj alterne
(kiel en mia kranio
la ideoj) eksplodis
al fina – malplena – nenio.
Kiom mi tie malfruis?
La benkoknabino min skuis:
mi levis la kapon, por mendo.
Poste for, sen atendo.
Giorgio Caproni, trad. Gaudenzio Pisoni, Carlo Minnaja
el “Enlumas min senlimo”,
LF-KOOP, La-Chaux-de-Fonds 1990, p. 203-204