La 13-an de januaro 1898 la franca ĵurnalisto kaj verkisto Émile Zola (1840-1902) publikigis en la socialista gazeto “L’Aurore” malfermitan leteron, titolitan “J’Accuse!” (Mi akuzas!),
eo.wikipedia.org/wiki/J%27accuse
per kiu li denuncis la arbitrojn plenumitajn dum la proceso kontraŭ la franca kapitano laŭ hebrea deveno Alfred Dreyfus (1859-1935),
eo.wikipedia.org/wiki/Alfred_Dreyfus
maljuste kondamnita pro ŝtatperfido.
Kuriozaĵo: pro tiu letero, Zola estis kondamnita pro ofendego al la Armeo; sed en 1906 la Kasacia Kortumo nuligis la kondamnon de Dreyfus, rekonante, ke Zola pravis.
La esprimo “J’accuse” eniris la komunan uzon de la itala lingvo, por indiki publkan denuncon de maljustaĵo,
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio kaj al mia artikolo de la 29-a de septembro 2018,
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/09/29/emile-zola/
kaj aldonas:
– la paĝon de la gazeto “L’Aurore”;
– la francan poŝtmarkon de 2006 pro la unuajarcenta datreveno de la rehonorado de Dreyfus.