Lokoj

Rubikono

La 10-an de januaro 49 a. K. (pli precize, je la tagiĝo de la 11-a de januaro), Julio Cezaro (101 a. K- 44 a. K.) decidis “transiri Rubikonon”, tio estas, transpasi kun siaj trupoj – kontraŭ la volo de la Senato – la limon, kiu, ĉe tiu rivereto apud Ariminum (Rimini), disigis Cisalpan Gaŭlujon disde Italio propre dirita; praktike, “Marŝo al Romo” de antaŭ pli ol 2.000 jaroj.

Tiu epizodo naskis, en pluraj lingvoj, la esprimon “transiri Rubikonon”, por diri “alpreni malfacilan sed nerevokeblan decidon”.

Mi sendas al mia artikolo de la 10-a de januaro 2020,

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/01/10/passare-il-rubicone/ 

kaj aldonas:

– bildon pri la restaĵoj de la Templo de Venera Prapatrino en la Roma Forumo de Cezaro; fone, Kapitolo;

– p. 19 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de la elsendoj al eksterlando de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma) de marto 1940; estas indikite, ke la 15-an de marto 1940 estis elsendita parolado pri “Ombroj ĉe Rubicone, rememorigo pri Julio Cezaro”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *