Homoj

Giorgio La Pira

La 9-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1904) de la itala (sicilia, sed vivinta kaj mortinta en Florenco) juristo kaj politikisto Giorgio La Pira (1904-1977),

it.wikipedia.org/wiki/Giorgio_La_Pira

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),

unu el la ĉefaj aŭtoroj de la nova itala Konstitucio, trifoje Urbestro de Florenco inter 1951 kakj 1965, akcelanto de la justeco, de la solidaro, de la paco, de la homa digno, de la dialogo inter la popoloj kaj la kulturoj.

Fervora kaj precipe kohereca katoliko, li estis deklarita Respekteginda la 5-an de julio 2018 de Papo Francisko.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 3-an de januaro 2004 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto. 

Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 2004, laŭ skizo de Tiziana Trinca, pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Giorgio La Pira. La bildo montras dekstre Giorgio La Pira; supre kaj malsupre estas la titoloj de du liaj publikaĵoj: “L’attesa della povera gente” (La atendo de la malriĉuloj) kaj “La nostra vocazione sociale” (Nia socia vokiĝo); je la centro, du eroj tiritaj el liaj paroladoj kaj eseoj:

(sekvas traduko al Esperanto):

>“L’obiettivo deve essere per ogni uomo il rispetto del suo valore, per ciascuna creatura la possibilità della moltiplicazione dei propri talenti.

>E speriamo che il Signore ci aiuti”

>Ho un solo alleato: la giustizia fraterna quale il Vangelo la presenta, ciò significa lavoro per chi ne manca, casa per chi ne è privo, assistenza per chi ne necessita, libertà spirituale e politica per tutti.

(traduko):

>“La celo devas esti por ĉiu homo la respekto de lia valoro, por ĉiu kreitaĵo la ebleco de la multobligo de siaj talentoj.

>Kaj ni esperu, ke la Sinjoro helpos nin”.

>Mi havas nur unu aliancanon: la fratan justecon. Tia, kia ĝin prezentas la Evangelio, tio estas, laboro por tiu, kiu ne havas ĝin, domo por tiu, kiu estas sen ĝi, asistado por tiu, kiu bezonas ĝin, spirita kaj politika libero por ĉiuj.


RAI INTERNATIONAL, Radio Roma, Esperanto, 3.1.2004

(Segue traduzione in italiano)

La Prezidanto de la itala Respubliko, Carlo Azeglio Ciampi, asignis la oran medalon je la memoro pro civila braveco al deputito Giorgio La Pira, mortinta en 1977, okaze de la centjara datreveno de lia naskiĝo.

Urbestro de Florenco dum dek jaroj, katolika intelektulo, kaj unu el la plej reprezentaj figuroj de la itala nuntempa historio, La Pira (kiel oni legas en la motivigo de la honorinsigno) estis elstara juristo, homo brava kaj vigle engaĝita por la renaskiĝo de la demokrataj institucioj en la postmilita periodo.

La Pira, daŭrigas komunikaĵo de la respublika Prezidanto, estis brilega ekzemplo de persista sindevigo sub la signo de nova humanismo, bazita sur la paca kunvivado inter la popoloj kaj sur la intensa divido de alies suferoj.

 (traduzione):

Il Presidente della Repubblica, Carlo Azeglio Ciampi, ha conferito la medaglia d’oro al merito civile alla memoria dell’onorevole Giorgio La Pira, scomparso nel 1977, nella ricorrenza del centenario della nascita.

Sindaco per dieci anni di Firenze, intellettuale cattolico, e una delle figure più rappresentative della storia italiana contemporanea, La Pira, si legge nella motivazione dell’alto riconoscimento, fu insigne giurista, uomo valoroso e intensamente impegnato per la rinascita delle istituzioni democratiche nel dopo guerra.

La Pira, dice ancora il comunicato del Quirinale, fu un preclaro esempio di impegno tenace nel segno di un nuovo umanesimo fondato sulla pacifica convivenza fra i popoli e sull’intensa condivisione delle altrui sofferenze.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *