Homoj

Giovanni Pascoli

La 31-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1855) de la itala (romanja) poeto kaj latinisto Giovanni Pascoli (1855-1912).

eo.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Pascoli 

Jam plurfoje mi parolis pri li, laste la 6-an de aprilo 2020.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/04/06/giovanni-pascoli-3/ 

°°°

La birdo “Otus scops”, en Esperanto “skopso”, nomiĝas en la itala “assiuolo”, sed ankaŭ “chiù” (elp. kju) pro sia karakteriza bleko, kiu ŝajnas diri “più” ( = plu).

Pro tio, en la popola kredo ĝi estas taksata malbonaŭgura.

Ekzemplon pri tio ni havas en ĉi tiu poeziaĵo de Giovanni Pascoli (kiun mi transskribas en la itala kaj en la traduko al Esperanto), tipa de la poetiko de Pascoli, ofte ligita kun funebraj sentoj.

Bildo: bulgara poŝtmarko de 1992 kun Otus scops.


L’ASSIUOLO

Dov’era la luna?  Ché il cielo 

notava in un’alba di perla 

ed ergersi il mandorlo e il melo 

parevano a meglio vederla.

Venivano soffi di lampi 

da un nero di nubi laggiù; 

veniva una voce dai campi:

  chiù…

Le stelle lucevano rare 

tra mezzo alla nebbia di latte: 

sentivo il cullare del mare, 

sentivo un fru fru tra le fratte; 

sentivo nel cuore un sussulto, 

com’eco d’un grido che fu. 

Sonava lontano il singulto: 

  chiù…

Su tutte le lucide vette 

tremava il sospiro del vento; 

squassavano le cavallette 

finissimi sistri d’argento 

(tintinni a invisibili porte 

che forse non s’aprono più?…) 

e c’era quel pianto di morte… 

  chiù…

Giovanni Pascoli

 

°°°

LA SKOPSO

Kie estis la luno? Ĉielo

ja naĝis en perla plenklaro,

streĉŝajnis al alta nivelo

por vidi la arboj per staro.

Ekblovoj de fulmoj sin trenis

el fora nubnigro sen bru’;

el kampoj nur voĉo alvenis:

kju…

La steloj briletis sporade

trabore de l’ lakta nebulo:

mi aŭdis la maron lulade,

mi aŭdis fru-fru ĉe l’ ebulo;

mi aŭdis la koron tumulte,

pro eĥo de krio kun sku’.

Kaj fore sonadis singulte.

Kju…

Sur ĉiuj hellumaj arb-vertoj

tremetis ĝemspiro de vento:

kri-kriis akridaj koncertoj

laŭ sistra reson’ de arĝento

(ĉu tintoj al ombro de pordo

ne malfermiĝanta jam plu?…);

kaj jen tiu ploro de morto…

kju…

Giovanni Pascoli, trad. Luigi Minnaja

(el “Radio Roma – Esperanto” 4.7.1951)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *