Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj

Politika lingvaĵo

Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 20-an de aprilo 1996 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.

Mi aldonas spritan bildon; ĝi prezentas balotan komitaton, en kiu deputito diras, al oficisto komisiita redakti la tekston de politika parolado: “Ĉi tiu parolado estas klara, konciza kaj kohereca: reverku ĝin!”.


(Segue traduzione in italiano)

 

RAI INTERNATIONAL, Radio Roma (Esperanto), 20.4.1996

Aperis la unua vortaro pri la itala politika lingvaĵo por angleparolantoj. Kiamaniere traduki, ekzemple, la italajn esprimojn “Mani pulite” kaj “Tangentopoli”? En Esperanto oni dirus, respektive, “Puraj manoj” kaj “Ŝmirurbo”.

Kelkaj tradukoj povas eble ridetigi. Sed la klopodo efektivigita de tri studuloj,kiuj de multaj jaroj vivas en Italio, kaj konas sufiĉe bone ĝian politikan kaj socialan realon, estas laŭdinda. Krome, eble la libro povas doni altvaloran helpon ankaŭ al la italoj.

Praktike, Lawrence Gray, profesoro pri Politikaj Sciencoj, kune kun la kunlaborantoj William Howard kaj Portia Prebys, kolektis en 40 paĝoj, provizitaj per grafikaĵoj kaj nomlisto, la esencajn informojn por trabati al si vojon tra la ĝangalo de la terminoj de la itala politika realo kaj de ĝia lingvaĵo.

 

°°°°°

(traduzione)

È apparso il primo vocabolario per anglofoni del linguaggio politico italiano. Come tradurre, ad esempio, le espressioni italiane “Mani pulite” e “Tangentopoli”?

Alcune traduzioni possono forse far sorridere. Ma il tentativo effettuato da tre studiosi che da molti anni vivono in Italia, e conoscono abbastanza bene la sua realtà politica e sociale, è lodevole. Inoltre, il libro può dare un prezioso aiuto anche agli italiani.

In pratica, Lawrence Gray, professore di Scienze Politiche, insieme con i collaboratori William Howard e Portia Prebys, hanno raccolto in 40 pagine, munite di grafici e indice dei nomi, le informazioni essenziali per farsi strada nella giungla dei termini della realtà politica italiana e del suo linguaggio.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *