Homoj

Friedrich Engels

La 28-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1820) de la germana filozofo, sociologo kaj ekonomikisto Friedrich Engels (1820-1895),

eo.wikipedia.org/wiki/Friedrich_Engels

fondinto (kune kun Karl Marx) de scienca socialismo.

Mi sendas al mia artikolo de la 21-a de februaro 2018 pri la “Manifest der Kommunistischen Partei” (Manifesto de la Komunista partio),

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/02/21/manifesto-comunista/ 

kaj al la paĝoj de Vikipedio.

A tio, pri kio mi jam atentigis, mi aldonas:

– la “Manifesto” estas rete alirebla (trad. Detlev Blanke):

i-espero.info/files/elibroj/

– aperis ankaŭ ĉi tiuj eseoj:

– Frederiko Engelso, “La origino de la familio, de la privata proprieto kaj de la ŝtato”, MAS 2010;

– Karlo Markso, Frederiko Engelso, “Tezoj pri Fojerbaĥo, Principoj de komunismo kaj aliaj tekstetoj”, MAS 2010;

– “Enkonduko en la studadon de Markso, Engelso kaj Lenino”. Jozefo Ŝlejfŝtejno. El la germana trad. V. Lutermano. Embres- et-Castelmaure: MAS, 2010;

– “La Interna milito en Francio (1871), (La Pariza Komunumo)”. Karlo Markso. Enkonduko de Frederiko Engelso. El la germana trad. V. Lutermano. Novjorko: Mondial, 2005.

Mi aldonas:

– filatelan folieton de Germana Demokrata Respubliko (GDR) de 1955;

– la kovrilon de la elektronika eldono de la traduko al Esperanto de la “Manifesto”.

Unu penso pri “Friedrich Engels

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *