Homoj

Jack London

La 22-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 1916, je nuraj 40 jaroj) de la usona verkisto kaj ĵurnalisto John Griffith Chaney, konata kiel Jack London (1876-1916),

eo.wikipedia.org/wiki/Jack_London 

fama precipe pro la romanoj “The Call of the Wild” (La Voko de la sovaĝo), “White Fang” (Blanka Dentego), “The Iron Heel” (La Fera Kalkanumo).

Persono tre kompleksa kaj pridebatata, li havis grandan sukceson jen en la komunistaj Landoj (pro siaj sociaj denuncoj) jen en faŝista Italio (pro sia laŭdego de forto).

Hodiaŭ, li estas rigardata precipe kiel fervora laŭdanto de la progreso kaj amanto de la medio.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, ankaŭ kiom koncernas liajn verkojn tradukitajn al Esperanto, kaj aldonas:

– usonan poŝtmarkon de1986;

– la kovrilon de la eseo de Hermian London “La forto de la fortaj – la vivo kaj la verko de Jack London”, SAT 1990.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *