La 20-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1858) de la sveda verkistino Selma Ottilia Lovisa Lagerlöf, konata kiel Selma Lagerlöf (1858-1940),
eo.wikipedia.org/wiki/Selma_Lagerl%C3%B6f
fama pro multnombraj romanoj kaj rakontoj kun sveda temo, Nobel-Premiitino por Literaturo en 1909, kun ĉi tiu motivigo: «Pro la elstara idealismo, la vigla imagado kaj la spirita percepto, kiuj karakterizas ŝiajn verkojn».
Multaj ŝiaj verkoj estis tradukitaj al Esperanto. Aldone al tiuj cititaj en Vikipedio, mi mencias:
– “Liljecronas hem” (La hejmo de Lilliekrono), trad. E.Tuxen, “La Revuo” 1908-1909, III, p. 551-555
– “Osynliga länkar” (Nevideblaj ligiloj), “La senpacaj”, trad. John Lundgren, “La Revuo” 1909-1910, IV, p. 351-368
– “La trezoro de la imperiestrino”, trad. John Lundgren, “La Revuo” 1912-1913, VII, p. 248-254
– “Kristuslegender” (La sankta nokto), trad. Helena Hofkens, “Espero katolika” 1947-375, p. 8/9
Krome:
– intervjuo al Selma Lagerlöf (“Selma Lagerlöf rakontas pri sia vivo”), “Esperanto de UEA” 1934-12, p. 194-195; menciinda la premiso: “Selma Lagerlöf havas sinceran simpation por la ideo de internacia ligvo”.
Estas rete alireblaj ĉi tiuj volumoj, prizorgitaj de Inko (Franko Luin):
Gösta Berling
i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20lagerlof,%20selma%20-%20gosta%20berling.pdf
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Noveloj/Kevenhuller.html
La infanoj de Betlehem
i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20lagerlof,%20selma%20-%20la%20infanoj%20de%20betlehem.pdf
La mono de Sinjoro Arne
i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20lagerlof,%20selma%20-%20la%20mono%20de%20sinjoro%20arne.pdf
La junulino el Stormyr
i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20lagerlof,%20selma%20-%20la%20junulino%20el%20stormyr.pdf
La ringo de la generalo
i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20lagerof,%20selma%20-%20la%20ringo%20de%20la%20generalo.pdf
Mi aldonas:
– turkan poŝtmarkon de 1935 pro la Intenacia Sufragista Kongreso en Istanbulo, kun la portreto de Selma Lagerlöf kaj la klarigoj en la franca “XIIème Congrès Suffragiste/ International Istanbul 1935/ Selma Lagerlöf/ Prix Nobel de Litterature”;
poŝtmarkoj honore al ŝi estis eldonitaj ankaŭ de aliaj Landoj (minimume Svedio, Sovetunio, Germanio, Surinamo);
– p.194-15 de “Esperanto de UEA” 1934-12.
The following error occurred:
The requested URL was not found on this server.
Please check the URL or contact the webmaster.
Pluraj ligoj al Selma Lagerlöf 20/11 tute ne validas
ERROR 404