Homoj

Luigi Malerba

La 11-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1927) de la itala verkisto Luigi Bonardi, konata per la pseŭdonimo Luigi Malerba (1927-2008),

it.wikipedia.org/wiki/Luigi_Malerba

aŭtoro de romanoj kaj rakontoj por infanoj, kaj studulo de dialektoj kaj forgesitaj lingvoj.

Lia rakonto “Le galline pensierose” estis tradukita al Esperanto de Ĵack Le Puil, kun la titolo “La pensemaj kokinoj”.

Mi aldonas:

– portreton de la verkisto;

– p. 33 de la katalogo de la libroj vendataj ĉe IEF – Itala Esperanto-Federacio, kun la reklamo de la volumo “La pensemaj kokinoj”

Unu penso pri “Luigi Malerba

  1. Strange, vi ne mencias lian dramon “Babelo”, tradukita al esperanto de Guglielmo Capacchi lau peto de la autoro, kaj realigita kiel radiodramo en “Esperanta Songazeto” n-ro 1. La tuta teksto aperis en “Literatura Foiro” 7/8, junio-augusto 1971.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *