Homoj

Virgilio

La 15-a de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 70 a.K.) de la latina poeto Publius Vergilius Maro, en la itala Publio Virgilio Marone, en Esperanto Vergilio (70 a.K.-19 a.K.).

eo.wikipedia.org/wiki/Vergilio

Mi jam parolis pri li la 15-an de oktobro 2018

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/10/15/virgilio/ 

kaj la 15-an de oktobro 2019.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/10/15/virgilio-2/ 

Hodiaŭ mi transskribas la versojn 12-18 de la 1-a kanto de “Eneido”, en latino, en la itala kaj en Esperanto.

Oni rimarku, ke la klasika itala traduko de Annibal Caro (1507-1576) tute ne estas fidela al la originalo.

Mi aldonas: 

– tunizian poŝtmarkon de 1973 pri Kartago;

– la kovrilon de la traduko al Esperanto de “Eneido”, fare de Henri Vallienne (1906)


Urbs antiqua fuit Tyrii tenuere coloni 12

Karthago, Italiam contra Tiberinaque longe

ostia, dives opum studiisque asperrima belli,

quam Iuno fertur terris magis omnibus unam 15

posthabita coluisse Samo. hic illius arma,

hic currus fuit; hoc regnum dea gentibus esse,

si qua fata sinant, iam tum tenditque fovetque.

Vergilius, «Aeneidos», I, 12-18

°°°°°

Grande, antica, possente e bellicosa

colonia de’ Fenici era Cartago,

posta da lunge incontr’Italia e ’ncontra

a la foce del Tebro, a Giunon cara

sì, che le fur men care ed Argo e Samo.

Qui pose l’armi sue, qui pose il carro,

qui di porre avea già disegno e cura

(se tale era il suo fato) il maggior seggio,

e lo scettro anco universal del mondo.

Virgilio, Eneide, I, 12-18, trad. Annibal Caro

°°°°°

Estis antikva grandurbo de Tiraj fondita margentoj

kiu, Kartago nomita, Italan kaj Tibran, tra maro,

bordon rigardas, batalon amanta fervore, kaj riĉa.

15 Tiun Junono pli amis ol ĉiujn ceterajn sanktaĵojn –

Samo mem estis kaŝita; – ĉar tie ŝi siajn armilojn

havis kaj ĉaron. Al ĝi do aldoni deziris diino

regnon tutmondan, al tio penante, se volus Fataloj.

Virgilio, « Eneido », kanto I, 12-18, rad. Henri Vallienne

eo.wikisource.org/wiki/Eneido

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *