Homoj

Dario Fo

La 13-a de oktobro estas la datreveno de la morto (en 2016) de la itala dramverkisto, komika aktoro, reĝisoro, pentristo kaj aktivulo Dario Fo (1926-2016),

eo.wikipedia.org/wiki/Dario_Fo

Nobel-Premiito por Literaturo en 1997 kun  ĉi tiu motivigo: «Sekvante la tradicion de la mezepokaj burleskuloj, li primokas la povon rehavigante la dignon al la subprematoj».

Pridebatata persono pro sia politika maldekstra engaĝiteco, Dario Fo esta fama, interalie, ĉar li kreis scenejan lingvon (“grammelot”), tiritan el parolmanieroj de la Pada Ebenaĵo (piemonta, lombardia, venetia, emilia), kiu estis difinita “Esperanto de la malriĉuloj”.

Parolis pri tio la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma) la 1-an de majo 1977, en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto; por dokumentado, mi transskribas la artikolon.

Dario Fo partoprenis la Honoran Komitaton de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto (Florenco 2006). 

Bildo: sveda filatela folieto de 2008 honore al Dario Fo.


RADIO ROMA – ESPERANTO, 1. 5.1977

Antonio De Salvo

“ESPERANTO DE LA MALRIĈULOJ”

Multe oni diskutas, en Italujo, pri televida spektaklo kun la titolo “Mistero buffo” (ridiga mistero), prezentita de la aktoro Dario Fo, kiu utiligis kelkajn polemikajn elementojn de la mezepoka komika teatro, ilin kunigante kun la nuntempaj eventoj: tiel naskiĝis akra atako al la strukturoj de la katolika Eklezio. 

“Mistero buffo”, verdire, ne estas tute nova spektaklo, ĉar ĝi laŭiras la italajn teatrojn jam de sep jaroj; sed nur okaze de ĝia televida prezento la “granda publiko” malkovris ĝin. Cetere, ĝi ne estas novaĵo ankaŭ el alia vidpunkto, ĉar temas pri kanvaso, kiu baziĝas sur tekstoj kaj ideoj de la komika mezepoka teatro, strikte kunligita kun tiu religia, kun viglaj protesto-nuancoj. Tiu komikeco venanta de sube, kiu ofte marŝis paralele kun la herezaj movadoj, konsiderinde disvastiĝis, ne nur en Italujo, dank’ al la nomada kaj malriĉa agado de migrantaj burleskuloj.

La ideo de Dario Fo estis la reutiligo de tiu popola protesto, kunligante ĝin kun aktualaj faktoj. “Por plifaciligi la komunikadon – diras pri tio plurkolumna artikolo de Costanzo Costantini, aperinta en la roma ĵurnalo “Il Messaggero” de la 28-a de aprilo1977 sub la titolo “Esperanto de la malriĉuloj” – Dario Fo kreis al si iuspecan “lingvon de pada ebenaĵo”, formitan per la mikso de pluraj norditalaj lingvoj (piemonta, lombardia, venetia, emilia), lingvon, kiu volas doni la ekzemplon pri iu supozita Esperanto de la malriĉuloj, realigita de la migrantaj burleskuloj, kiuj havis la bezonon esti ĉie komprenataj”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *