Homoj

Grekoj de Okcidento

Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 23-an de marto 1996 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.

Mi aldonas italan poŝtmarkon de 2020.


(Segue traduzione in italiano)

RAI INTERNATIONAL – RADIO ROMA, ESPERANTO, 23.3.1996

 

GREKOJ DE OKCIDENTO

De hodiaŭ en Venecio unu el la plejatendataj ekspozicioj de la jaro, tiu dediĉita al la Grekoj de Okcidento. Pli ol mil la ekspoziciaĵoj gastigitaj en la elmontrado, kiu disvolviĝas ĉe Palaco Grassi. El la elmontrataj verkoj, 30 procentoj venas de Sicilio, centoj el 24 institucioj de 12 fremdaj landoj. Laŭ la du etaĝoj de la ekspozicio oni retrairas la vojaĝon, kiu kondukis la Grekojn en Italion kaj en Okcidenton de la oka ĝis la sesa jarcento antaŭ Kristo. La ekspozicio elvokas la historian momenton, kiu en la daŭro de kelkaj jarcentoj modifis la mediteranean mondon, kaj kiu, pere de la kunvivado de la Grekoj kun la lokaj kulturoj, startigis la proceson kiu kondukis al la difino mem de la koncepto de Eŭropo. Statuoj, armilaroj, freskoj, juveloj, vazoj, cindraj urnoj, teatraj maskoj rakontas la travivaĵojn de tiuj homoj kiuj, trairante la maron, serĉadìs aliajn spacojn kie vivi, ami, militi, komerci, estigante la tiel diritan “Grandan Greklandon” en suda Italio.

 

°°°°°

(Traduzione)

 

GRECI D’OCCIDENTE

Da oggi a Venezia una delle mostre più attese dell’anno, quella dedicata ai Greci d’Occidente. Più di mille gli oggetti ospitati nella mostra, che si svolge Palazzo Grassi. Il 30% degli oggetti esposti proviene dalla Sicilia, centinaia da 24 istituzioni di Paesi esteri. Nei due piani della mostra si ripercorre il viaggio che condusse i Greci in Italia e in Occidente dall’ottavo al sesto secolo a.C. La mostra rievoca il momento storico che, nell’arco di qualche secolo, modificò il mondo del Mediterraneo, e che, con la convivenza dei Greci con le culture locali, iniziò il processo che condusse alla stessa definizione del concetto di Europa. Statue, armi, affreschi, gioielli, vasi, urne cinerarie, maschere teatrali raccontano le vicende di quegli uomini che, passando il mare, cercarono altri spazi in cui vivere, amare, combattere, commerciare, creando la cosiddetta Magna Grecia” nell’Italia meridionale.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *