Lokoj

Laboratorio pri duraj ŝtonoj

En Florenco ekzistas, jam de 1588, Instituto, la “Opificio delle pietre dure” (Laboratorio pri duraj ŝtonoj), tre specialiĝinta en la restaŭro de artverkoj, 

it.wikipedia.org/wiki/Opificio_delle_pietre_dure

ne nur (kiel ŝajnus el la nomo) de la duone altvaloraj ŝtonoj, sed ĝenerale de ĉiu ajn materialo: sufiĉas pensi, ke la Laboratorio ludis gravan rolon en la restaŭro de la verkoj damaĝitaj de la superakvego de Florenco de 1966.

La “plej granda fieraĵo” estis la restaŭro de la Krucifikso de Cimabue (1224-1302) de la Baziliko de Sankta Kruco en Florenco, kiu ŝajnis senrimede endanĝerigita.

it.wikipedia.org/wiki/Crocifisso_di_Santa_Croce 

Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 2-an de decembro 1979 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.

Mi aldonas poŝtmarkon de Respubliko de San Marino de 1967, kun la Krucifikso.


(segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 2.12.1979

Teksto de Del Pozzo, traduko de Antonio De Salvo

La “Opificio delle pietre dure” (Laboratorio pri Duraj Ŝtonoj) en Florenco estas ne nur pri centro por la prilaboro de oniksoj, agatoj kaj aliaj gemoj, sed ankaŭ elstara centro por restaŭrado de pentraĵoj, skulptaĵoj, mozaikoj kaj antikvaj objektoj.

En la restaŭra agado, empirismo jam cedis fronte al scienco kaj tekniko: ekzemple, nova tekniko por la restaŭrado de pentraĵoj ekspluatas la kolorselektadon, kiu estas ĉerpebla el la averaĝo de la koloroj ekzistantaj en la restaŭrota verko; ĉi tiun teknikon oni aplikis en la “rekunmetado” de la Krucumito de Cimabue, kies bildo estis 70% detruita.

(traduzione)

L’Opificio delle pietre dure a Firenze non è solo un centro per la lavorazione di onici, agate e altre gemme, ma anche un importante centro per il restauro di dipinti, sculture, mosaici ed oggetti antichi.

Nell’attività di restauro, l’empirismo ha ormai ceduto alla scienza e alla tecnica; ad esempio, una nuova tecnica per il restauro dei dipinti sfrutta la selezione del colore, che può essere ricavato dalla media dei colori esistenti nell’opera da restaurare; questa tecnica è stata applicata nella “ricomposizione” del Crocifisso di Cimabue, la cui immagine era distrutta al 70%.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *