Homoj

Sankta Januaro

En pluraj tagoj de la jaro, aparte la 19-an de septembro (en la liturgia festotago de la Sanktulo) okazas en Napolo kurioza fenomeno, kies kaŭzoj ne estas ankoraŭ klarigitaj: la tiel dirita “miraklo de la likviĝo de la sango de Sankta Gennaro (Januaro)”, Episkopo de Benevento, martirigita en 305 en la amfiteatro di Pozzuoli, dum la persekuto de Diokleciano.

Propre dirite ne temas pri “miraklo”, sed pri “mirindaĵo”: la Eklezio neniam alprenis oficialan starpunkton (eĉ, antaŭ ne longe Gennaro estis “malaltigita al “loka Sanktulo”, kvankam en la ceremonioj partoprenas altaj ekleziuloj; kaj ne temas pri kreda principo, tial la katolikoj mem ne estas devigitaj kredi

La fenomeno povas esti ne kundividata, (ĉar oni suspektas artifikon, aŭ la energion de kolektiva sugestio, aŭ plue la apartain kemiajn kaj fizikajn kondiĉojn de la Kapelo de la Katedralo de Napolo, kie estas konservataj la ampoloj); sed ĝi ne povas esti ignorata, ĉar gi enpenetris profunde la popolan devotecon, tiel ke en Napolo multegaj nomiĝas Gennaro (nomo praktike nekonata ekster tiu Regiono).

Kiam (kelkfoje tio okazas) la sango ne likviĝas, la popolo tiras el tio malbonajn prognozojn; kurioze, la 19-an de septembro 2020 la sango likviĝis, dum sincere mi estus atendinta la malon, en la nunaj vivkondiĉoj.

Historia kuriozaĵo: la sango likviĝis ankaŭ en 1799, dum la Napola Respubliko; kiam revenis la iama reĝimo, Sankta Januaro estis depostenigita kiel Sankta Patrono de Napolo, ĉar li partianiĝis por la jakobenoj; kaj li estis anstataŭgita (kvankam dum mallonga tempo) per Sankta Antonio de Padovo.

Ampleksa artikolo pri Sankta Januaro estis publikigita en “Espero katolika” 1980-10:

www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1980_10.htm#7

Bildo: itala poŝtmarko de 2009 kun Sankta Januaro.

Unu penso pri “Sankta Januaro

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *