Homoj

Greta Garbo

La 18-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1905) de la sveda aktorino (civitanigita usona) Greta Lovisa Gustafsson, konata per la pseŭdonimo Greta Garbo (1905-1990),

eo.wikipedia.org/wiki/Greta_Garbo 

unu el la plej famaj aktorinoj en la historio de la kino, jen silenta jen sona.

En la kolektiva imagado ŝia bildo restis tiu de kiam abrupte, en 1941, ŝi retiriĝis el la scenejoj, neniam plu sin montrante publike: tial, ŝia memoro estas tiu, de kiam ŝi havis 36 jarojn.

Mi transskribas, kun traduko al la itala, mallongan artikolon surondigitan la 25-an de julio 1981 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.

Mi aldonas (anstataŭ la poŝtmarkoj eldonitaj honore al ŝi de Svedio, Usono, Germanio kaj Kubo), belan foton de Greta Garbo, el kiu oni povas kompreni, kial ŝi ravis tutajn generaciojn.

(segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 25.7.1981

La originalaj fotoj de la unua sonfilmo de Greta Garbo – la unua kaj plej elstara kinostelo – estas videblaj, dum ĉi tiuj tagoj, en eksterordinara ekspozicio okazanta en Romo. La filmo datiĝas de 1930, tri jarojn post la invento de sonfilmo, kaj titoliĝas “Anna Christie”: la scenaro estas laŭ la teatra dramo de Eugene O’ Neill, sub la reĝisorado de Clarence Brown.

Aŭtoro de ĉi tiu interesega “reakiro” de la filmo de Greta Garbo estas la reĝisoro kaj kritikisto José Pantieri, kiu, de pli ol 20 jaroj, vigle aktivas en la kolektado de raraj dokumentoj kaj de “arkeologiaj” filmoj. Komentante la rimarkindan sukceson de la ekspozicio ĉe la publiko, Pantieri deklaris: “Greta Garbo estas daŭre simbolo. Ĝi estas nekomparebla miksaĵo de lerteco, ĉarmo, eleganteco kaj beleco”.

°°°

(traduzione)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 25.7.1981

I fotogrammi originali del primo film sonoro di Greta Garbo – la prima e più grande stella del cinema – sono visibili, in questi giorni, in una mostra eccezionale che ha luogo a Roma. Il film risale al 1930, tre anni dopo l’invenzione del film sonoro, e s’intitola “Anna Christie”: la sceneggiatura segue il dramma teatrale di Eugene O’ Neill, con la regia di Clarence Brown.

Autore di questo interessante “recupero” del film di Greta Garbo è il regista e critico José Pantieri, il quale, da più di 20 anni, è fortemente impegnato nella collezione di documenti rari e di film “archeologici”. Commentando il notevole successo della mostra presso il pubblico, Pantieri ha dichiarato: “Greta Garbo continua ad essere un simbolo. È un mix incomparabile di talento, fascino, eleganza e bellezza”.

 

2 pensoj pri “Greta Garbo

Lasi respondon al Francesco Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *