Homoj

La 14-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1760) de la itala (florenca) komponisto Luigi Cherubini (1760-1842).

eo.wikipedia.org/wiki/Luigi_Cherubini 

Hodiaŭ iom forgesita, siatempe li estis konsiderata unu el la plej grandaj komponistoj; Beethoven, ekzemple, proklamis lin “la plej granda vivanta drama komponisto”. Kontraŭe, Napoleono Bonaparte ne toleris lin, ĉar siaopinie li verkis bruan kaj malfacilan muzikon (kaj la kontraŭeco de Napoleone fine utilis al Cherubini, kiu kun la Restaŭracio denove direktis dum dudek jaroj la Konservatorion de Parizo).

Fruaĝa geniulo (li komponis “Solenan Meson je kvar voĉoj kun orkestro” kiam li havis apenaŭ 13 anni), li estas aŭtoro de pli ol 30 operoj, de religia muziko kaj de ĉambra muziko.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj aldonas:

– la italan poŝtmarkon de 1977 honore al Luigi Cherubini, en la serio “Elstaruloj”;

– p. 36 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de oktobro 1939 de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma, elsendoj al eksterlando); dum la elsendo al Norda Ameriko, inter la 1.30 kaj la 3-a de la nokto inter la 21-a kaj la 22-a de oktobro, estas antaŭviditaj “Muzikoj de Cherubini”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *