Homoj

Andrea Mantegna

La 13-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1506) de la pentristo Andrea Mantegna (1430-1506), civitano de la Respubliko de Venecio, ĉar li naskiĝis apud Padovo.

eo.wikipedia.org/wiki/Andrea_Mantegna

Mi sendas al la ampleksaj paĝoj de Vikipedio, kiom koncernas lian biografion kaj liajn verkojn; mi limiĝas prezenti la panelon de la Madono de la Venko, kun kelkaj kuriozaĵoj:

– la pentraĵo hodiaŭ estas konservita en Parizo, Luvro, sed ĝi estis mendita por celebri la malvenkon de la francoj de Karlo la 8-a en a Fornovo (1495); la “venko”, ja, estas tiu de Venecio kaj Milano, kiuj per tiu batalo forpelis (kvankam nur portempe) la francojn el Italio;

it.wikipedia.org/wiki/Battaglia_di_Fornovo

– la francaj trupoj venis de Napolo, kiun ili estis okupintaj per vera “fulmomilito”. En Napolo, la francoj estis trafitaj de sifiliso, kiu ilin dekumis; kaj ili disvastigis la epidemion al tuta Eŭropo. Estas kurioze, ke sifiliso estas nomata en la itala “mal francese” (franca malsano), dum en la franca ĝi nomiĝas “mal napolitain” (napola malsano);

– la panelon de la Venko oni pagigis de mantua judo, Daniele da Norsa, kulpigita ĉar li forigis el la fasado de sia domo bildon de la Virgulino, anstataŭigante ĝin per sia emblemo.

Mi aldonas:

– poŝtmarkon de 2006 de la Suverena Milita Ordeno de Malto (SMOM), kun detalo de la “Madono de la Venko”;

– la varbilon, en Esperanto, de la Ekspozicio pri Mantegna en Mantuo de la 16-a de septembro 2006 ĝis la 14-a de januaro 2007.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *