Homoj

Pieter Bruegel

La 5-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1569) de la flandra (hodiaŭ belga) pentristo Pieter Bruegel de Oude, konata en Esperanto kiel Pieter Bruegel la pliaĝa, en la itala kiel Pieter Bruegel il Vecchio, en la germana kiel Pieter Bruegel der Ältere (1525/1530-1569),

eo.wikipedia.org/wiki/Pieter_Bruegel_la_plia%C4%9Da 

fama pro bildoj, kiuj rakontas en sprita formo la ĉiutagan vivon; ekzemple, en la pentraĵo “Infanal ludoj” estas reprezentitaj naŭdek tipoj de diversaj ludoj, el kiuj kelkaj familiaraj ankaŭ al la nuntempaj knaboj, kia blindoludo.

La pentraĵoj de Bruegel ankaŭ entenas misterajn alegoriojn, el kiuj multaj ankoraŭ ne deĉifritaj; probable, temas  pri “herezaj” vizioj, kontraŭaj al katolikismo tiam povohava en Flandrujo sub la hispana regado; fakto estas, ke ĉe mortomomento Bruegel ordonis bruligi grandan parton el siaj “strangaj kaj komplikaj alegorioj”.

Mi aldonas aŭstran poŝtmarkon de 2011, kiu reproduktas la pentraĵon de 1563 “La konstruo de la Turo de Babelo”, Vieno, Kunsthistorisches Museum.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *