Sen kategorio

Anton Bruckner

La 4-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1824) de la aŭstra komponisto kaj orgenisto Joseph Anton Bruckner, konata kiel Anton Bruckner (1824-1896).

eo.wikipedia.org/wiki/Anton_Bruckner

Tre kontestita dum granda parto el la vivo (plurfoje oni konsilis al li ŝanĝi aktivecon, ankaŭ ĉar li estis admiranto de Richard Wagner, kaj tio ĝenis la apogantojn de Johannes Brahms), Bruckner estas konsiderata hodiaŭ unu el la plej grandaj komponistoj de la Deknaŭa jarcento, precipe kiom koncernas la religian muzikon.

Jen la ligo al la fina parto de la simfonio n. 8 (direktas Herbert von Karajan).

www.youtube.com/watch?v=uvpXqAjnBFI 

  Mi aldonas:

– la aŭstran poŝtmarkon de 1996 pro la unuajarcenta datreveno de la morto de Bruckner;

– p. 52 de “Literatura Mondo” 1925-3/4, kun ampleksa artikolo de Karlo Lovasi okaze de la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Bruckner.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *