La 31-a de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1907) de la itala (roma) politikisto kaj verkisto Altiero Spinelli (1907-1986),
it.wikipedia.org/wiki/Altiero_Spinelli
pioniro de la eŭropa federista movado, fama pro la “Manifesto per un’Europa libera e unita” (Manifesto por Eŭropo libera kaj unuiĝinta), verkita kunlabore kun Ernesto Rossi (1897-1967), konata kiel “Manifesto di Ventotene” (Manifesto de Ventoteno) ĉar kaŝe redaktita, en 1939, dum lia relegacio pro antifaŝismo en la insuleto Ventotene.
it.wikipedia.org/wiki/Ventotene
Mi aldonas:
– la italan poŝtmarkon de 2007 pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Altiero Spinelli; la bildo prezentas, dekstre sur la unua ebeno, portreton de Altiero Spinelli, kaj fone, per stilizita grafiko, detalon de la Ĉambrego de la Asembleo de la Eŭropa Parlamento kaj kelkajn stelojn de la eŭropa flago;
– la kovrilon de la eldono de 1993 de la Manifesto de Ventoteno, kun la itala teksto kaj la tradukoj al la franca, al la angla, al la germana, al la hispana, kaj (zorge de Umberto Broccatelli) al Esperanto.