Homoj

Johann Wolfgang von Goethe

La 28-a de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1749) de la germana verkisto, poeto kaj dramisto Johann Wolfgang von Goethe (1749-1832)

eo.wikipedia.org/wiki/Johann_Wolfgang_von_Goethe

Jam plufoje mi parolis pri li; plej laste, la 22-an de marto 2020.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/03/22/johann-wolfgang-von-goethe-2/ 

Mi transskribas, kun traduko al la itala, malgrandan parton de artikolo surondigita la 7-an de julio 1974 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.

Mi aldonas bankbileton de Weimar (1921) je 50 pfenigoj, kun portreto de Goethe.


(segue traduzione in italiano)

Antonio De Salvo: MUZEO PRI GOETHE INAŬGURITA EN ROMO

RADIO ROMA – ESPERANTO, 7.7.1974

La ambasadorejo de Federacia Respubliko Germanujo fine sukcesis realigi planon, kiun ĝi projektis jam delonge: malfermi en Romo muzeon dediĉitan al la granda poeto kaj verkisto Johann Wolfgang von Goethe. La muzeo troviĝas ĝuste en la loko, kie la poeto loĝis dum sia restado en Romo, nome en la palaco ĉe “via del Corso”, numero 18.

La vojaĝo al Italujo kaj la restado en Romo estis aparte gravaj por Goethe, kaj profunde transformis lian vivon, lian pensmanieron. De tiam, ja, komenciĝas la “klasika” periodo de la poeto, kiu realigas en si mem novan harmonion inter sia memo kaj l’ universo. Pro tio, la roma loĝejo de Goethe estas konsiderata same grava kiel tiu de Frankfurto, kie la poeto pasigis sian infanaĝon, kaj tiu de Weimar, kie li ekloĝis en 1775, laŭ invito de duko Karolo Aŭgusto.

Kiam Goethe alvenis al Romo, la 29-an de oktobro 1786, li ekloĝis en la apartamento ĉe la dua etaĝo de la palaco, unue kiel gasto de la pentristo Wilhelm Tischbein, poste plenjure. La palaco restis esence tia, kia ĝi estis antaŭ du jarcentoj: modifoj estis faritaj, kontraŭe, en la apartamento, jen pro la ŝanĝiĝo de la posedantoj, jen okaze de ĝia transformiĝo en muzeon.

La apartamento konsistas el 8 ĉambroj. El ili, 3 gastigas fotojn, gravuraĵojn, pentraĵojn, manuskriptojn, kiuj dokumentas la vojaĝon al Italujo de la poeto. Ankaŭ estas prezentitaj pentraĵoj de germanaj artistoj pri la verkoj de Goethe.

La aliaj ĉambroj estas dediĉitaj al la projekciado de dokumentaj filmoj, kaj al ekspozicioj de pentraĵoj kaj grafikaĵoj de la nuntempa germana arto. Ĉi tiu lasta iniciato havas la celon konservi kaj plifortigi la kulturajn rilatojn inter Italujo kaj Germanujo.

°°°°°

(traduzione)

Antonio De Salvo: MUSEO DI GOETHE INAUGURATO A ROMA

RADIO ROMA – ESPERANTO, 7.7.1974

L’ambasciata della Repubblica Federale di Germania è riuscita finalmente a realizzare un progetto che già aveva in mente da tempo: aprire a Roma un museo dedicato al grande poeta e scrittore Johann Wolfgang von Goethe. Il museo si trova proprio dove il poeta abitò durante il suo soggiorno a Roma, cioè nel palazzo di via del Corso, numero 18.

Il viaggio in Italia ed il soggiorno a Roma furono particolarmente importanti per Goethe, e trasformarono profondamente la sua vita, la sua mentalità. Da allora, infatti, comincia il periodo “classico” del poeta, che realizza in sé una nuova armonia tra se stesso e l’universo. Per questo, l’abitazione romana di Goethe è considerata importante quanto quella di Francoforte, dove il poeta passò l’infanzia, e quella di Weimar, dove andò ad abitare nel 1775, su invito del duca Carlo Augusto.

Quando Goethe arrivò a Roma, il 29 ottobre 1786, prese alloggio nell’appartamento al secondo piano del palazzo, dapprima come ospite del pittore Wilhelm Tischbein, poi a pieno titolo. Il palazzo è rimasto sostanzialmente com’era due secoli fa; invece, modifiche sono state fatte nell’appartamento, sia perché sono cambiati i proprietari, sia in occasione della trasformazione in museo.

L’appartamento si compone di 8 stanze. Di esse, 3 ospitano foto, incisioni, dipinti, manoscritti, che documentano il viaggio in Italia del poeta. Sono anche in mostra dipinti di artisti tedeschi sulle opere di Goethe.

Le altre stanze sono dedicate alla proiezione di documentari, ed a mostre  di dipinti ed opere grafiche dell’arte tedesca contemporanea. Quest’ultima iniziativa ha lo scopo di mantenere e rafforzare i rapporti culturali tra l’Italia e la Germania.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *