Homoj

Cesare Pavese

La 27-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto pro sinmortigo (en 1950) de la itala (piemonta) verkisto, poeto, eseisto kaj tradukisto Cesare Pavese (1908-1950),

eo.wikipedia.org/wiki/Cesare_Pavese

Mi jam parolis pri li la 27-an de aŭgusto 2019

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/08/27/cesare-pavese/ 

kaj la 9-an de septembro 2019.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/09/09/cesare-pavese-2/ 

Mi transkribas, en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto, la poeziaĵon “Passerò per Piazza di Spagna” (Mi pasos tra “Piazza di Spagna”).

Mi aldonas:

– francan poŝtmarkon de 2002, kun la preĝejo “Trinità dei monti” (Triunuo de la montoj), konstruita de la francaj Reĝoj, kiu superstaras per grandioza ŝttuparo la suban “Piazza di Spagna” (placon de Hispanio), kies nomo devenas de la plurjacenta ĉeesto de la Ambasadorejo de Hispanio ĉe la Papo;

– la kovrilon de la libreto de Carlo Minnaja (LF-Koop, La-Chaux-de_Fonds 1982) kun la traduko al Esperanto de kelkajn poeziaĵoj de Cesare Pavese.


PASSERÒ PER PIAZZA DI SPAGNA

Sarà un cielo chiaro.
S’apriranno le strade
sul colle di pini e di pietra.
Il tumulto delle strade
non muterà quell’aria ferma.
I fiori spruzzati
di colori alle fontane
occhieggeranno come donne
divertite. Le scale
le terrazze le rondini
canteranno nel sole.
S’aprirà quella strada,
le pietre canteranno,
il cuore batterà sussultando
come l’acqua nelle fontane –
sarà questa la voce
che salirà le tue scale.
Le finestre sapranno
l’odore della pietra e dell’aria
mattutina. S’aprirà una porta.
Il tumulto delle strade
sarà il tumulto del cuore
nella luce smarrita.

Sarai tu – ferma e chiara.

Cesare Pavese

°°°

MI PASOS TRA “PIAZZA DI SPAGNA”

Estos ĉielo klara.

Malfermiĝos la stratoj

sur la mont’ el pinoj kaj ŝtono.

La tumulto de la stratoj

ne ŝanĝos l’ aeron senmovan.

Floroj surŝprucitaj

per koloroj ĉe l’ fontanoj

okulumos kiel virinoj

gajplenaj. La ŝtuparoj

la terasoj l’ hirundoj

kantados en la suno.

Malfermiĝos la strato,

eĉ la ŝtonoj kantados,

la koro ekbatos skuiĝante

kiel l’ akvo en la fontanoj –

estos tia la voĉo

viajn ŝtupojn surironta.

La fenestroj ekkonos

l’ odoron de la ŝtonoj kaj de l’ aero

matena. Malfermiĝos pordo.

La tumulto de la stratoj

estos la tumult’ de l’ koro

en la lum’ disperdita.

‘Stos vi – firma kaj klara.

Cesare Pavese, trad. Carlo Minnaja

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *