Homoj

Giuseppe Parini

La 15-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1799) de la itala poeto kaj klerulo (lombarda, naskiĝinta kiam Lombardio apartenis al la Aŭstria Imperio) Giuseppe Parini (1729-1799).

eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Parini

Jam plurfoje mi parolis pri li, plej laste la 23-an de majo 2020.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/05/23/giuseppe-parini/ 

Mi transskribas, en la itala kaj en la traduko al Esperanto, la versojn 33-64 (“Sorge il mattino” – Maten’ leviĝas) de la poemego “Il Giorno” (La Tago).

Mi aldonas bildon pri la monumento al Parini en Milano.


Da “IL GIORNO”

Sorge il mattino (versi 33-64)

Sorge  il mattino in compagnia dell’alba
dinanzi al sol che di poi grande appare
su l’estremo orizzonte a render lieti
gli animali e le piante e i campi e l’onde.
Allora il buon villan sorge dal caro
letto cui la fedel moglie e i minori
suoi figlioletti intiepidìr la notte:
poi sul dorso portando i sacri arnesi
che prima ritrovò Cerere o Pale
move seguendo i lenti bovi, e scote
lungo il picciol sentier da i curvi rami
fresca rugiada che di gemme al paro
la nascente del sol luce rifrange.
Allora sorge il fabbro, e la sonante
officina riapre, e all’opre torna
l’altro dì non perfette; o se di chiave
ardua e ferrati ingegni all’inquieto
ricco l’arche assecura; o se d’argento
e d’oro incider vuol gioielli e vasi
per ornamento a nova sposa o a mense.

Ma che? Tu inorridisci e mostri in capo
qual istrice pungente irti i capelli
al suon di mie parole? Ah il tuo mattino
Signor questo non è. Tu col cadente
sol non sedesti a parca cena, e al lume
dell’incerto crepuscolo non gisti
ieri a posar qual ne’ tugurj suoi
entro a rigide coltri il vulgo vile.

A voi celeste prole a voi concilio
almo di semidei altro concesse
Giove benigno: e con altr’arti e leggi
per novo calle a me guidarvi è d’uopo.

Giuseppe Parini

°°°°°

El “LA TAGO”

Maten’ leviĝas… (versoj 33-64)

Maten’ leviĝas kun tagiĝo-blanko

antaŭ la suno poste aperanta

ĉe l’ fora horizonto, por gajigi

la animalojn, plantojn, kampojn, ondojn.

Tiam leviĝas la kampul’ el kara

lito, kiun l’ edzin’ fidela, kaj la

plej etaj filoj varmetigis nokte;

poste, kun surkole l’ iloj sanktaj,

kiujn kampardiino prae trovis,

li iras kun la lanta bovo kampen, skuas

laŭlonge de l’ vojet’ el klinaj branĉoj

la rosan sukon, kiu, kvazaŭ gemo,

radiojn de l’ naskiĝa sun’ refraktas.

Tiam forĝist’ leviĝas kaj sonantan

uzinon remalfermas kaj revenas

al verko nefinita, por la kason

de l’ riĉul’ malkvieta sekurigi

per komplika ŝlosila mekanismo,

aŭ por ĉizi arĝentajn, orajn vazojn

kaj juvelojn, orname al edzinoj

freŝaj aŭ al sinjora manĝotablo.

Kio? Ĉu teruriĝas vi kaj montras

kape, laŭ pikhistriko, hirtajn harojn,

ĉe l’ son’ de miaj vortoj? Ha! ne tia,

Sinjoro, estas via matenfaro.

Ne sidis vi por sobra manĝ’ hieraŭ

je l’ sunsubir’, kaj ĉe l’ krepuska lumo

al malkomforta lit’ ne iris dormi,

kiel trudite faras pleb’ humila.

Al vi, idar’ ĉiela, koncilio

de teraj dioj, Jupiter’ bonkora

alion donis: kaj alimaniere

laŭ nova vojo mi vin gvidi devas.

Giuseppe Parini, trad. Luigi Minnaja

(laŭ manuskripto de 26.10.1956)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *