Objektoj

Akordiono

“Akordiono” (aŭ “tir-harmoniko”) estas balga muzika instrumento, kies nomo devenas de la greka, jen en la itala vorto “fisarmonica” (ϕῦσα phȳsa, “blovo” aŭ “balgo” kaj ἁρμονικός harmonikòs, “harmonia”), jen en pluraj aliaj lingvoj (“accordéon” en la franca, “accordion” en la angla, “Akkordeon” en la germana, “akordiono” en Esperanto, el la greka  ἀχόρδιον aĥordion, “sen kordoj”).

eo.wikipedia.org/wiki/Akordiono

Povas ŝajni nekredeble, sed jam Leonardo da Vinci dezegnis ian ĝian skizon (Kodekso Madrido II, f. 76r).

La patento, tamen, estis akirita en 1829, en Vieno, de Cyrill Demian; de tiam, okazis pluraj modifoj, ĝis atingi la nuntempajn instrumentojn, kiuj jam estas utiligataj ne nur por la popola muziko

www.youtube.com/watch?v=yU7zkaB5rHk 

(Secondo Casadei, “Romagna mia”; ludas Bruno Marchesini),

sed ankaŭ por tiu “engaĝita”.

www.youtube.com/watch?v=9M4GzLkFcXQ

(Antonio Vivaldi, Kvar Sezonoj, Vintro: ludas Gevorg Gasparian).

Mi transskribas, kun  traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 29-an de aŭgusto 1981 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.

Mi aldonas:

– italan poŝtmarkon de 1989, pri la itala industrio de akordiono (Castelfidardo kaj Stradella);

– p. 19 de la bulteno (en Esperanto) de la programoj de la elsendoj al eksterlando de EIAR (Radio Roma) de februaro 1939, kun la antaŭvido, je la tagoj 15-a kaj 16-a de februaro, de akordiona muziko, ludota de Kvinteto Fulvio Pazzaglia.


(segue traduzione in italiano)

MUZEO PRI AKORDIONO

Teksto de Nicolò Carandina, traduko de Antonio De Salvo

(Radio Roma-Esperanto, 29.8.1981)

Ankaŭ akordiono havas sian internacian muzeon: ĝi situas en Castelfidardo, la urbeto en la centr-itala regiono Markoj, kie, en 1863, estis fabrikita la unua itala akordiono. Estis iu kamparano, kiu poste fariĝis famkonata industriisto, la unua fabrikanto: li nomiĝis Paolo Soprani, kaj liaj akordionoj iĝis mondkonataj.

Ĝuste al Paolo Soprani la Muzeo de Castelfidardo dediĉis buston, kiu akceptas la vizitantojn en la renesanca Urbodomo. La salonoj gastigas centon da memoraĵoj, precipe malnovaj instrumentoj kolektitaj en tuta Italio kaj eksterlande, veraj ĉefverkoj de pacienco kaj de meti-arta inventemo.

°°°°°

(traduzione)

Nicolò Carandina: MUSEO DELLA FISARMONICA

(Radio Roma-Esperanto, 29.8.1981)

Anche la fisarmonica ha il suo museo internazionale: si trova a Castelfidardo, la cittadina delle Marche dove, nel 1863, fu fabbricata la prima fisarmonica italiana. Il primo fabbricante fu un contadino, che poi divenne un famoso industriale: si chiamava Paolo Soprani, e le sue fisarmoniche diventarono famose in tutto il mondo.

Appunto a Paolo Soprani il Museo di Castelfidardo ha dedicato un busto, che accoglie i visitatori nel rinascimentale Palazzo comuanle. Le sale ospitano centinaia di ricordi, soprattutto antichi strumenti raccolti in tutta Italia e all’estero, veri capolavori di pazienza e di inventiva artgianale.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *