Eventoj · Lokoj

Termopiloj

La 10-an de aŭgusto 480 a.K. la Reĝo de Sparto Leonidaso la 1-a mortis en tiu, kiu probable estas la plej fama batalo de la antikveco, la batalo ĉe Termopiloj, kiu finiĝis per la venko de la Persoj (Medianoj) estrataj de Reĝo Kserkso la 1-a.

eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_de_la_Termopiloj

Tamen, malgraŭ la malsukceso (ŝuldita ankaŭ al la perfido de la greko Efialto), la memorigato estas Leonidaso, kiu foroferis sin post rezisto, per malgranda kvanto da soldatoj, al la la supernombra militistaro de la malamiko.

Verdire, kune kun la 300 Spartanoj de Leonidaso oni devus laŭdegi ankaŭ la 700 Tespianojn kaj la 400 Tebanojn, kiuj ne forlasis lin (malsame ol aliaj grekoj); sed nur en 1997, apud la monumento starigita en 1950 honore al Leonidaso, oni starigis duan monumenton por la Tespianoj, kiu, kvazaŭ polemike, prezentas viran figuron sen kapo, por simboli anoniman sinoferon.

Anstataŭ la tre konataj versoj de Simonido, mi transskribas (en la greka, kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto) signifoplenan poeziaĵon de Konstantinos Kavafis (1863-1933).

Bildo: Jacques-Louis David, “Leonidaso ĉe Termopiloj”, Parizo, Luvro.


ΘΕΡΜΟΠΥΛΕΣ

Τιμὴ σ’ ἐκείνους ὅπου στὴν ζωή των
ὥρισαν καὶ φυλάγουν Θερμοπύλες.
Ποτὲ απὸ τὸ χρέος μὴ κινοῦντες·
δίκαιοι κι ἴσιοι σ’ ὅλες των τὲς πράξεις,
ἀλλά μὲ λύπη κιόλας κ’ εὐσπλαχνία·
γενναῖοι ὁσάκις εἶναι πλούσιοι,
κι ὅταν εἶναι πτωχοί, πάλ’ εἰς μικρὸν γενναῖοι,
πάλι συντρέχοντες ὅσο μποροῦνε·
πάντοτε τὴν ἀλήθεια ὁμιλοῦντες,
πλὴν χωρὶς μῖσος γιὰ τοὺς ψευδομένους.

Καὶ περισσότερη τιμὴ τοὺς πρέπει
ὅταν προβλέπουν (καὶ πολλοὶ προβλέπουν)
πὼς ὁ Ἐφιάλτης θὰ φανεῖ στὸ τέλος,
κ’ οἱ Μῆδοι ἐπὶ τέλους θὰ διαβοῦνε.

Κωνσταντίνος Καβάφης

°°°°°

TERMOPILI

Onore a quanti nella propria vita
si proposero la difesa di Termopili.
Mai allontanandosi dal dovere;
giusti e retti in tutte le azioni,
con dolore perfino e compassione;
generosi se ricchi e, se poveri,
anche nel poco generosi,
pronti all’aiuto per quanto possono;
sempre con parole di verità
ma senza odio per chi mente.

E ancora maggiore onore è loro dovuto
se prevedono (e molti lo prevedono)
che alla fine apparirà un Efialte
e i Medi infine passeranno.

Konstantinos Kavafis, trad. Paola Maria Minucci

°°°°°

TERMOPILOJ

Honoron al tiuj, kiuj en sia vivo

decidis la defendon de Termopiloj.
Neniam flankiĝante de sia devo;

justaj kaj honestaj en ĉiuj agoj,

eĉ kun doloro kaj kompatemo;

malavaraj se riĉaj kaj, se malriĉaj,

malavaraj eĉ en malmulto,

pretaj helpi laŭpove;

ĉiam kun vortoj de vero

sed sen malamo al la mensoguloj.

Kaj eĉ pli granda honoro estas al ili ŝuldata

se ili antaŭvidas (kaj multaj tion antaŭvidas),
ke fine aperos iu Efialto
kaj Medianoj fine pasos.

Konstantinos Kavafis, trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *