Eventoj

Bolonjo la 8-an de aŭgusto 1848

Dum la tri lastaj jaroj de mia kariero (2013-2015) mi deĵoris en Bolonjo, en la regiona oficejo de la Kortumo pri Kontoj, kies sidejo troviĝas en “placo 8-a de aŭgusto”.

Unuamomente, mi restis perpleksa, ĉar la aŭgustadato kutime memorigata en Bolonjo estas alia, la 2-a de aŭgusto, datreveno de la masakro ĉe la stacidomo de la 2-a de aŭgusto 1980.

Tial mi tuj informiĝis, pri kio ja okazis iun 8-an de aŭgusto, kaj tiel grava, ke oni donis tiun nomon al grandega placo.

Tiel mi “malkovris”, ke la 8-an de aŭgusto 1848 la popolo de Bolonjo ribelis kontraŭ la aŭstraj trupoj, kiuj okupis la urbon apoge al la Papo; la popolanoj sukcesis forpeli la militistojn per ĉiuj rimedoj je dispono (la virinoj, ekzemple, ĵetis tegolojn el la tegmentoj de la domoj de la placo, poste nomota “8-a de aŭgusto”).

En tiu okazo, la ribeluloj kaptis la aŭstrajn kanonojn, kiuj havis en la postaj jardekoj nekutimajn travivaĵojn.

En 1929, 40 kvintaloj el la bronzo de tiuj kanonoj estis utiligitaj por fandi la kolosan rajdan statuon de Benito Mussolini (verkon de Giuseppe Graziosi) en la nova Stadiono.

La 26-an de julio 1943, la tagon post la falo de Fismo, la civitanoj de Bolonjo provis detrui la statuon, sed ili nur sukcesis formovi la buston de Mussolini kaj senkapigi ĝin; la kapo estis trenata laŭ la stratoj de Bolonjo, dum la resto de la busto, forlasita sur la tereno de la Stadiono, post la 8-a de septembro estis forportita de la germanaj soldatoj por esti reutiligata en Germanio en la milita industrio (esence, reveno al la originoj).

La ĉevalo, kontraŭe, estis delokita nur la 18-an de aprilo 1947; per ĝia bronzo, Luciano Minguzzi realigis la statuojn de la Partizano kaj de la Partizanino, nuntempe en la ĝardeno de Pordo Lame.

Mi aldonas italan poŝtmarkon de 1948, pro la unuajarcenta datreveno de la popola ribelo de Bolonjo de la 8-a de aŭgusto 1848.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *