Homoj

Carlo Confalonieri

La 1-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1986, je 93 jaroj) de la itala Kardinalo Carlo Confalonieri (1893-1986),

it.wikipedia.org/wiki/Carlo_Confalonieri

dojeno ekde 1977 de la Kardinalaro (iom koketeme, li emis precizigi, ke li estas dojeno ne ĉar la plej maljuna laŭ aĝo, sed ĉar la plej malnova laŭ ofico, tial ke li estis nomumita Kardinalo la 15-an de decembro 1958).

Dum 27 jaroj (1959-1986) li estis Ĉefpastro de la roma Baziliko de “Santa Maria Maggiore” (Sankta Maria la Granda); ankoraŭ vigla kaj aktiva kiel studulo, kiam en julio 1981 estis kompletigita la restaŭro de la sonorilturo de la Baziliko (la plej alta en Romo per siaj 75 metroj, la Kardinalo supreniris piede ĝis la pinto, malgraŭ siaj 88 jaroj.

Li vivis sub 9 Papoj, kaj eĉ prezidis la funebraĵojn de du el ili, pli junaj ol li, Paŭlo la 6-a (1897-1978) kaj Johano Paŭlo la 1-a (1912-1978). Li ŝatis diri: “Mi travivas la nuntempon, kaj pro tio mi estas longviva”.

Kiel raportas “Espero katolika” 1981-12, p. 187, en letero en itala lingvo de la 14-a de oktobro 1981 la Kardinalo, respondante al la Prezidanto de IKUE Pastro Duilio Magnani, kiu demandis lian opinion pri Esperanto, skribis: «Gratulon pro via bela agado. Pri la resto mi demandas de mi mem, mallaŭte, kial inventi novan lingvon, se jam ekzistas tiom multe da ili».

Du kuriozaĵoj:

– Carlo Confalonieri naskiĝis en Seveso, la lombarda urbeto “famiĝinta” pro dioksino;

– en la Baziliko de Sankta Maria la Granda, dum multaj jaroj la dominikana Patro Giacinto Jacobitti (1904-2001) konfesprenis en Esperanto.

Bildo: fasado de la roma Baziliko de Sankta Maria la Granda, kun la sonorilturo. Sur la unua ebeno, la tiel dirita “kolono de la Paco”, devenanta de la Baziliko de Maksenco (iam opiniata “Templo de la Paco”). Por havi ideon pri la proporcioj, kompare kun la sonorilturo, la kolono estas alta “apenaŭ” 14 metrojn kaj 30 centimetrojn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *