Lokoj

Sabbioneta

Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 29-an de julio 1979 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.

Mi aldonas italan poŝtmarkon de 1990, kun vidaĵo dealte de la urbo Sabbioneta.

eo.wikipedia.org/wiki/Sabbioneta


(segue traduzione in italiano)

SABBIONETA, ORIGINALA URBO

Teksto de Ghiberti, traduko de Antonio De Salvo

(Radio Roma-Esperanto, 29.7.1979)

Havas 400 jarojn, Sabbioneta, la malgranda Ateno de Italio. Sabbioneta, ja estis konstruita en la deksesa jarcento, fare de duko Vespasiano Gonzaga, fantazieca kaj malavara mecenato, apartenanta al la familio, kiu ligis sian nomon al la sinjoreca regado de Mantuo. Tial Sabbioneta ne estas la produkto de la volo de iu socia aŭ etna grupo, sed nur de la orgojlo de unu sola homo, kaj eĉ de homo malfeliĉa kaj malbonŝanca.

La malbona ŝanco, ja trafis plurfoje la privatan vivon de Vespasiano Gonzaga, kuntrenante en halucinan serion de tragedioj la du edzinojn kaj la filojn; kaj krome, ĝi ankaŭ malebligis al la duko ĝui la belaĵojn, kiujn li estis volinta malavare disdoni en tiu angulo de la ebenaĵo de rivero Po.

Post la morto de duko Gonzaga en 1591, malpli ol unu jaron post la inaŭguro de la urbo, Sabbioneta komencis malhavi subtenon kaj valoron kaj iĝis nur malgranda centro. Ĝiaj riĉaĵoj disperdiĝis kaj komenciĝis la dekadenco, kiu iĝis nehaltigebla en la dekoka jarcento, kiam Sabbioneta estis englutita de la duklando de Guastalla, kaj poste de tiu de Mantuo.

Kiajn apartaĵojn havas ĉi tiu urbeto, kiu nun havas ĉirkaŭ 5.000 loĝantojn, grandparte okupitajn en la industrioj? Antaŭ ĉio, sian strukturon, ne hazardan, sed “planitan”, studitan, ĉar ĝi naskiĝis ne el la hazardo, sed el la desegnaĵoj de arkitektoj kaj urboplanantoj. Kaj multnombrajn artverkojn, plenajn je sugestio, ankaŭ pro ilia zorga lokado. En Sabbioneta ne mankas Duka Palaco, laŭ arkitekturaj linioj tre simplaj kaj puraj, kaj Pinakoteko, iam sidejo de la altvaloraj artkolektoj de la Duklando.

La Palaca Ĝardeno estas riĉa je malgrandaj arbaroj, fontanoj, grotoj; kaj la internaj ĉambroj ĉiupaŝe memorigas iun dimension de renesanca vivo, ĝojplena kaj entuziasmiga.

Alia riĉaĵo de Sabbioneta estas la “Olimpika Teatro”, unu el la plej belaj teatroj de tiu epoko kun fiksa scenejo. Konstruite en apenaŭ du jaroj, la teatro estas preskaŭ samnivela kun la famkonata “Olimpika Teatro” de Vicenza.

°°°°°

(traduzione)

Ghiberti: SABBIONETA, UNA CITTÀ ORIGINALE

 (Radio Roma-Esperanto, 29.7.1979)

Ha 400 anni Sabbioneta, la piccola Atene d’Italia. Sabbioneta, difatti, fu costruita nel Cinquecento, dal duca Vespasiano Gonzaga, immaginifico e generoso mecenate, appartenente alla famiglia che ha legato il suo nome alla signoria di Mantova. Per questo Sabbioneta non è il prodotto della volontà di un gruppo sociale o etnico, ma unicamente dell’orgoglio di un solo uomo, ed anzi di un uomo infelice e sfortunato.

La cattiva sorte, difatti, colpì più volte la vita privata di Vespasiano Gonzaga, trascinando in una allucinante serie di tragedie le due mogli e i figli: inoltre, impedì anche al duca di godere le bellezze che aveva voluto generosamente elargire in quell’angolo della pianura padana.

Dopo la morte del duca Gonzaga nel 1591, meno di un anno dopo l’inaugurazione della città, a Sabbioneta cominciarono a mancare sostegno e valore, e divenne soltanto un piccolo centro. Le sue ricchezze si dispersero e cominciò la decadenza, che divenne inarrestabile nel Settecento, quando Sabbioneta fu inglobata nel Ducato di Guastalla, e poi in quello di Mantova..

Quali sono le caratteristiche di questa cittadina, che adesso ha circa 5.000 abitantì, in gran parte occupati nell’industria? Anzitutto la sua struttura, non casuale, ma “pianificata”, studiata, perché non nacque dal caso, bensì dai progetti di architetti e urbanisti. E numerose opere d’arte, suggestive anche per la loro accurata collocazione. A Sabbioneta non mancano un Palazzo Ducale, dalle linee architettoniche semplici e pure, e una Pinacoteca, sede un tempo delle pregevoli collezioni d’arte del Ducato.

Il Giardino del Palazzo è ricco di boschetti, fontane, grotte; e le stanze all’interno ricordano a ogni passo la dimensione della vita rinascimentale, gioiosa ed entusiasta.

Un’altra ricchezza di Sabbioneta è il “Teatro Olimpico”, uno dei più bei teatri dell’epoca a scena fissa. Costruito in appena due anni, il teatro è quasi al livello del famoso “Teatro Olimpico” di Vicenza.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *