Homoj

Antonio Machado

La 26-a de julio estas  la datreveno de la naskiĝo (en 1875) de la hispana (andaluzia) poeto kaj verkisto Antonio Machado (1875-1939), 

eo.wikipedia.org/wiki/Antonio_Machado 

unu el la plej grandaj elstaruloj de la tiel dirita “Generacio de ’98”, samtempe portanto de profunda filozofio kaj interpretisto de la popola animo.

Vigle engaĝita en politiko favore al la maldekstra respubkika Registaro, fine de la hispana Intercivitana milito li mortis ekzile en Francio, dum lia frato Manuel militis en la dekstraj frankismaj vicoj.

Kelkaj liaj verkoj estis tradukitaj Esperanto:

– “La tierra de Alvargonzález” (La lando de Alvargonzález), trad. Fernando de Diego, HEF, Zaragoza 1969 (recenzo de Leopoldo Knoedt en “Esperanto de UEA” 1970-6, p. 100); estas rimarkinde, ke la traduko estis eldonita kiam Francisco Franco (1892-1975) estis ankoraŭ vivanta;

    – Sep poemoj, trad Fernando de Diego, en “Sentempa Simfonio, poem-antologio hispana”, La Misma, Madrid 1987.

Mi aldonas la hispanan poŝtmarkon de 1978 memore al Antonio Machado.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *