La 25-a de julio estas la datreveno de la morto (en 1834) de la angla poeto, filozofo kaj literatura kritikisto Samuel Taylor Coleridge (1772-1834),
eo.wikipedia.org/wiki/Samuel_Taylor_Coleridge
fama precipe:
– pro la poemo “The Rime of the Ancient Mariner” (La poemo de la maljuna maristo), konsiderata la komenco de la angla romantika literaturo, kune kun la verkoj de la amiko kaj poeto William Wordsworth (1770-1850);
– pro utopia vido de la socio;
– ĉar li konatigis kaj ŝatigis en Anglio la “Dian Komedion” de Dante Alighieri.
La poemo “The Rime of the Ancient Mariner” estis tradukita al Esperanto de Leonard Mansell Nowell Newell (L.M.N. Newell), kaj publikigita en la “Angla Antologio”.
Mi aldonas portreton de Coleridge.