Homoj

Sacha Guitry

La 24-a de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1885) de la franca dramisto, aktoro, reĝisoro kaj scenaristo Alexandre Georges-Pierre Guitry (1885-1957), konata kiel Sacha Guitry

eo.wikipedia.org/wiki/Sacha_Guitry

ĉar li naskiĝis en Sankt-Peterburgo, kie lia patro laboris kiel aktoro.

Krom pro la 120 komedioj, kiujn li verkis, Sacha Guitry estas fama pro la 30 filmoj, kiujn li realigis en la unuaj jaroj de kinematografio.

La traduko al Esperanto (de Roger Bernard) de unu lia rakonto (“La Cabine 17” – La kajuto 17, el “Les femmes et l’amour”) estas publikigita en “Literatura Mondo” 1934-9, p. 163-166.

Kuriozaĵo: Sacha Guitry edziĝis kvin fojojn; li estas entombigita en Parizo (Tombejo de Montmartre) apud sia kvina edzino.

Mi aldonas la monakan poŝtmarkon de 1985 pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de la artisto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *