Objektoj

Busti del Pincio

Pravis Horacio, kiam li li skribis (Odoj, libro 3-a, 30), ke per sia poezio li starigis al si “monumenton pli daŭreman ol bronzo” (“Exegi monumentum aere perennius”); en ĉi tiu historia momento, nenio estas pli efemera ol la klasikaj monumentoj.

Romo posedas du grandajn kolektojn da subĉielaj bustoj: unu estas tiu, kiu sur monteto Janikulo memorigas la patriotojn, kun aparta atento al tiuj, kiuj defendis la Roman Respublikon en 1849; la alia, pli konata, estas tiu sur monteto Pincio (elp. Pinĉo), pri kiu (kvankam multaj ne scias tion) parolas la romdialekta poeto Cesare Pascarella (1858-1940) en la sonetoj de La malkovro de Ameriko”:

 

XLVIII

 

E l’italiano è stato sempre quello!

E si viè ‘n forestiere da lontano,

sibbè ch’ha visto tutto er monno sano

si arriva qui s’ha da cavà er cappello.

 

Qui Tasso, Metastasio, Raffaello,

Fontan de Trevi, er Pincio, er Laterano,

la Rotonna, San Pietro in Vaticano,

Michelangelo, er Dante, Machiavello…

 

Ma poi nun serve mo’ che t’incomincio

a dilli tutti, tu, si te l’aggusti

tutti st’omini qui, vattene ar Pincio.

 

E lì, mica hai da fà tanti misteri:

ché quelli busti, prima d’esse busti,

so’ stati tutti quanti òmini veri.

 

°°°

 

XLVIII

Italoj estas plu el sama felo!

Kaj se venas fremduIo el lontano,

kun plena kono pri la mond-ekrano,

li salutu italojn per ĉapelo.

Jen Tasso, Metastazjo, Rafaelo,

Trevi-fontano, Pinĉo, Laterano,

la Panteono kaj la Vatikano,

Mikelanĝelo, Danto, Makjavelo…

Sed ne necesas ke mi liston gardu,

ĉar certe ilin trafos viaj gustoj:

nu, vi iru al Pinĉo kaj rigardu.

Temas tie pri aĵoj senmisteraj;

la bustoj, antau ol fariĝi bustoj,

estis ĉiuj, ja ĉiuj, homoj veraj.

 

Trad. Gaudenzio Pisoni, Renato Corsetti, Carlo Minnaja

(el “Literatura Foiro”)

°°°°°

La ideo de la bustoj ĉe Pincio, dediĉitaj al grandaj italaj personoj, venis al Giuseppe Mazzini (1805-1872) en 1849, por havigi laboron al la artistoj falintaj en malfavoron pro la malordoj de 1848, kaj por veki nacian fieron en la civitanoj, kiuj, promenante laŭ la aleoj de la publika parko, retrairus la historion de Italio.

Mazzini, tamen, ne prikonsideris la kutimajn italajn problemojn: burokration kaj mankon de mono.

Tial oni ĝisatingis la revenon el la ekzilo de Papo Pio la 9-a, kiu kompreneble ne ŝatis la bustojn planitajn por herezuloj, ateistoj kaj revoluciuloj, al kiuj, do, oni ŝanĝis la trajtojn: ekzemple, Girolamo Savonarola fariĝis Guido d’Arezzo; la tribuno de la pleboCaius Graccus (Kajo Grakko) fariĝis la arkitetto Vitruvio; kaj Vittorio Alfieri (kiu, interalie, verkis broŝuron titolitan La divorco”) fariĝis Vincenzo Monti (sed en 1871, kun la Papo enfermita en Vatikano post la Breĉo de Pordo Pia, la Roma Komunumo dediĉis al Vittorio Alfieri tute novan buston).

Kiu kalkulis la statuojn de Pincio, diras, ke ili estas 228; periode, ili trasuferas huliganajn farojn (aparte, la rompon de la nazo, kaj la malpurigon per farbo).

Nur tri bildigas virinojn: la poetinon Vittoria Colonna; la Nobel-premiitanverkistinon Grazia Deledda; kaj la sanktan kunpatroninon de Romo Katarina de Sieno.

°°°°°

Bildo: dimanĉa muziko ĉe Pincio, laŭ malnova bidkarto de la komencaj jaroj de pasinta jarcento.

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *