La 15-a de julio estas la datreveno de la morto (en 1841, en duelo, je nuraj 27 jaroj) de la rusa poeto, dramisto kaj pentristo Miĥail Jur’evič Lermontov, konata kiel Miĥail Lermontov (1814-1841),
eo.wikipedia.org/wiki/Mi%C4%A5ail_Lermontov
fama precipe pro la romano “Geroj našego vremeni” (Heroo de nia tempo) kaj pro la poezia verko “Demon” (Demono).
Multegaj liaj verkoj estis tradukitaj al Esperanto, ankaŭ plurfoje kaj de pluraj tradukistoj; parta listo, en la paĝo en Esperanto de Vikipedio.
Mi transskribas la poeziaĵon “La velo”, en la traduko al la itala kaj en unu el la 8 versioj al Esperanto.
Mi aldonas sovetan poŝtmarkon de 1973 pri la ŝipo “Lermontov”, aplikitan sur koverto vojaĝinta en 1974.
LA VELA
Biancheggia una vela solitaria
nella nebbia azzurra del mare!
Cosa cerca nel paese lontano?
Cos’ha lasciato nel paese natale?
Giocano le onde – il vento sibila,
e l’albero si piega e geme…
Ahimé, – la fortuna non cerca
e dalla fortuna non viene!
Sotto ha la corrente azzurra,
sopra – del sole l’effige dorata…
Ma essa, inquieta, cerca la tempesta,
come se in questa la quiete fosse data!
Michail Lermontov,
trad. Paolo Statuti
°°°
LA VELO
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5705/velo.html
Blankadas velo unusola
en la nebula mara blu’!
Ĝi kion lasas, kion volas
en fremdaj ondoj serĉi plu?
Ondiĝas kaj la vento spiras,
fleksante maston kun fervor’.
Ve! Ne feliĉon vel’ aspiras,
nek de feliĉo kuras for.
Ĝin kovras blua ond’ ĉiela,
sub ĝi lazuras onda spac’,
sed ŝtormon serĉas ĝi, ribela,
kvazaŭ en ŝtormoj estus pac’!
Miĥail Lermontov,
trad. Konstantin Gusev