Homoj

Simone Veil

La 13-a de julio estas la datreveno de la naskiĝo  (en 1927) de la franca politikistino laŭ juda deveno Simone Jacob (1927-2017), konata kiel Simone Veil laŭ la familia nomo de la edzo Antoine Veil

eo.wikipedia.org/wiki/Simone_Veil

Eŭropistino, orientita al centro-dekstro, ŝi estas konata (krom pro la persekutoj trasuferitaj kiel judino, kaj pro siaj bataloj por la virinaj rajtoj) ĉar ŝi estis la unua Prezidantino de la Eŭropa Parlamento (1979-1982).

Mi transskribas artikolon publikigitan en “Espero katolika” 1981-10/11, p. 174:

>Okazis en Rimini, Italio (22.29.8.1981) Internacia «Mitingo por amikeco inter la popoloj», organizita de katolikaj movadoj. Partoprenis ĉirkaŭ 150.000 homoj el multaj landoj, plejparte gejunuloj. Ankaŭ en rilato kun la ĉijara temo («Eŭropo de la popoloj kaj de la kulturoj»), iu stando estis afable disponigita al la katolika Esperanto-movado. Diskrete (laŭ la stilo de la aranĝo), sed efike, la IKUE-grupo de Rimini profitis la ŝancon, disdonante kelkajn milojn da informaj folioj.

>Dum unu el la mitingaj amas-kunvenoj, P. Albino Ciccanti demandis de la Prezidantino de la Eŭropa Parlamento, Simone Veil, kion ŝi opinias pri Esperanto. La respondo estis: «Ni defendas la kulturojn kaj la lingvojn de la unuopaj popoloj. Dulingvismo kaj plurlingvismo solvas la problemon de la komunikado inter la popoloj».

>Post la kunveno, la Esperanto-aktivulo Antonio Gambuti alproksimiĝis al s-ino Veil kaj transdonis al ŝi informan materialon en franca lingvo, dirante: «Informu vin, sinjorino!».

>Pri la okazintaĵo raportis (ankaŭ kun foto) la dioceza gazeto de Rimini «Il Ponte» de 13.9.1981, kiu aperigis artikolon de P. Duilio Magnani.

°°°°°

Mi aldonas la francan moneron je 2 Eŭroj honore al Simone Veil.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *